Sukcesa Tago de Afriko

Adjé Adjévi

Malgraŭ kelkaj defioj lige al la reto disvolviĝis kontentige ĉ. 7 horojn la Tago de Afriko kadre de la MondaFest’ de UEA la 23-an de aŭgusto 2020. La evento estas la plej granda virtuala Esperanto-renkontiĝo iam okazinta en Afriko laŭ la reprezentitaj landoj kaj nombro de aliĝintoj. Aliĝis oficiale 131 homoj – kvankam en la Zoom-vidbabilejo alvenis homoj, kiuj antaŭe ne registris sin per la retaliĝilo – el 46 landoj de 4 kontinentoj. Plej multnombris afrikaj landoj 18, sekvis eŭropaj landoj 16, Azio estis reprezentitaj per 6 landoj kaj Ameriko per 5.

La interkonatiĝo de la ĉeestantoj, prezento de kantoj fare de burundaj infanoj el la infanĝardeno «Espero» sub la gvido de Gilbert Niyukuri kaj spektaĵo de kantoj de Joël Muhire konsistigis la antaŭprogramon. La oficiala malfermo okazis per prezento de la programo kaj la libreto pri la Tago de Afriko fare de Adjévi Adjé. Sekvis salutmesaĝo de Costantine Mashauri nome de Afriko, muziko "Kiu lingvo?" de la grupo konga Espero, salutvortoj de la vicprezidanto de UEA Fernando Maia Jr., mallonga prezentiĝo pri la membroj de la Afrika Komisiono kaj parolado de Jérémie Sabiyumva estrarano de UEA pri Afriko kaj AMO.

Poste okazis lumbilda prezento de Heidi Goes pri ŝiaj aktivaĵoj en Angolo, muziko Esperanto ĉiam de Abel Massiala http://mallonge.net/abel, agadraporto el Burundo de la prezidanto Aimé-Patrick Manirakiza, el Ganao de Alfred Kobina Arthur, pri aktivaĵoj de NRO SSB en Benino de Mireille Grosjean, sperto el Gvineo de Alpha Ahmed Diallo, el Madagaskaro de Rasoharinaivo Mioranantenaina, el Kameruno de Nguefack Zedong Chamberline, el Senegalo de Lafi Charles Diatta kaj Assane Faye, el Tanzanio de John E. Magessa kaj video-raporto de la Afrika Komisiono. Sesion pri diversaj raportoj fermis la salutvorto de la UEA-prezidanto d-ro Duncan Charters.

La enhavo de la sesio – prelegoj kaj filmo – same estis riĉa kaj alloga. Byelongo Elisee I., per sia buŝa prezento de la svahila lingvo, instigis viglan interbabiladon de kelkaj ĉeestantoj, sed pro manko de tempo la interesitoj pri la temo ne povis sufiĉe komenti ĝin. Necesis tuj veni al la prezento de ĉ. 9-minuta reklam-filmo pri Tanzanio de John E. Magessa https://mallonge.net/65, ĉe kies fino seninterrompe prelegis Apélété D. Agbolo pri evegbe. Menciindas, ke intertempe okazis ankaŭ prezento de popola danco el Burundo. Tiu ĉi spekteblas ankoraŭ per  https://mallonge.net/64, kie kuŝas ankaŭ aliaj materialoj montritaj dum la Tago de Afriko.

Ĉar la Afrika Komisiono kaj la estrarano de UEA pri Afriko volas resti proksime de ĉiuj enkontinentaj esperantistoj kaj en la limo de siaj ebloj helpi al ili pli proksimiĝi al la UEA-agadoj, la afrika forumo estis okazo por kolekti demandojn, proponojn kaj konsilojn de afrikaj kaj alikontinentaj movadanoj por pli glata funkciado de la kontinenta movado pli konata sub la nomo Afrika Agado. Al serio da demandoj antaŭe afiŝitaj de Jérémie Sabiyumva komentis kelkaj ĉeestantoj. Ĉe la fino okazis ankaŭ klarigoj aŭ rimarkigoj pri la levitaj demandoj kaj opinioj de ĉeestantoj. Trezoro Huang Yinbao, vicprezidanto de UEA pri financoj kaj Unesko, dumforume informis pri sia ĵus eldonita libro de Unesko kaj aparte bonvenigas ĝian tradukadon al la naciaj lingvoj, precipe al la afrikaj lingvoj. Ĉiu tradukinto ricevos honorarion kaj vidos krome sian nomon en la libro sub la eldono de Unesko. Espereble, el tiu anonco naskiĝos reto de afrikaj tradukemuloj por plua diskonigo de afrikaj lingvoj kaj celkonscia informado pri Esperanto al Unesko.

La sukceso de la renkontiĝo rimarkiĝis ankaŭ tra tre atendita prezento pri Tanzanio kiel potenciala lando por la UK en 2024. La prezento estis bele kaj alloge farita de Constantine Mashauri, kio poste instigis diversajn kaj interesajn komentojn kaj demandojn de la ĉeestantoj. La temo pri Afrika UK oportune leviĝis, parte ĉar afrikanoj kaj la kontinenta komisiono de UEA arde volas havi tiun internacian renkontiĝon en pli proksima estonteco kaj tio pli kaj pli iĝis unu el la nuntempaj fokusaj laboroj de la estraro de UEA. Similan prezenton devis fari ankaŭ Senegalo, sed pro momenta retproblemo flanke de la senegalaj esperantistoj la prezento ne povis okazi. Tamen Senegalo kiel alia ebla lando de Afriko por la UK en la jaro 2024 estos unu el la kernaj aktivaĵoj dum la venontaj Afrikaj Virtualaj Esperanto-Kunvenoj cele al la efektivaj elpaŝoj por realigi la Afrikan UK.

Kvankam – laŭdire, post kelkaj jaroj la tuta terglobo inkluzive la afrikajn landojn estos sendrate retkovrita pli komforte ol nun – multaj esperantistoj povos de sia loĝloko virtuale partopreni kaj havi senton de vere ĉeesta kongresa etoso, multaj afrikaj esperantistoj, amikoj de Afriko kaj vojaĝemaj esperantistoj deziros per sia vojaĝo al tiu historia afrika UK en 2024 honori la lulilon de la homaro kaj per tio ĉeeste helpi disvastigi Esperanton surloke en la kontinento, kiu certe estas angulŝtono por la evoluo de la tutmonda movado. Nun pli ol unu afrikano streĉas la fortojn por certigi la efektivigon de tiu afrika UK en la kontinento kaj senesceptan partoprenon de ĉiuj, kiuj deziras ĉeeste sperti tiun prestiĝan renkontiĝon unuafoje en Afriko.

Ĉe la fermo de la virtuala Tago de Afriko la estraranoj de UEA, nome la prezidanto d-ro Duncan Charters, Orlando E. Raola, Aleks Kadar respekte parolis ĉu por esprimi siajn impresojn, ĉu por klarigi pri aspekto el la invitprocedo de UK aŭ por danki pri la afrika agado. Poste, nome de la Afrika Komisiono aŭdiĝis dankesprimoj al ĉiuj ĉeestintoj, al Irana Esperanto-Asocio kaj Ahmadreza Mamduhi pro la teknika helpo, al Luis Obando pro elsendigo realtempe de la renkontiĝo ĉe jutubo kaj nun ankaŭ al tiuj, kiuj sekvis, re-spektos la aranĝon per UEAviva – https://mallonge.net/5y – kaj aŭ elŝutos la programan libreton per https://mallonge.net/66.