Humphrey Tonkin salutas la partoprenantojn de la Tago de Ameriko


Karaj partoprenantoj en la Tago de Ameriko,

Pro aliaj devoj mi ne povas partopreni en la hodiaŭa programo, sed mi deziras kapti la okazon por sendi al vi miajn salutojn. La nunaj monatoj bremsis multajn niajn agadojn kaj fizike dividis la tutmondan movadon kiun ni kiel esperantistoj tiel alte taksas kaj forte amas. Ni ne trinkas kafon kune en niaj lokaj kluboj, ne ekskursas kune, ne vojaĝas por partopreni landajn kongresojn, nek eksterlanden por ĝui internaciajn rekontiĝojn. La Universala Kongreso de Esperanto ne okazas – kaj sekve ni ne renkontas novajn geamikojn nek pridiskutas en kongresaj salonoj la problemojn kaj perspektivojn de la Esperanto-movado.

Sed okazis io alia – iu mirakla transformiĝo. La esperantistoj kunvenas en senprecedencaj nombroj perrete. Al la ĵusa Virtuala Kongreso de Esperanto aliĝis duobla nombro de kongresanoj kompare kun la nombro kiun oni atendis en Montrealo antaŭ la nuligo de la Universala Kongreso. Miloj da homoj ligiĝas virtuale trans la landaj kaj kontinentaj limoj.

Por multaj esperantistoj, kiuj ne havas la rimedojn por vojaĝi aŭ kiuj loĝas en foraj, malfacile atingeblaj mondopartoj, la Esperanto-movado venis al ili: ili ne devis vojaĝi al ĝi. Homoj kiuj diligente laboras je la loka nivelo subite premas virtualajn manojn trans miloj da kilometroj. Homoj kiuj sentis sin izolitaj gajnas novan forton kaj novan perspektivon per siaj kontaktoj kun foraj samideanoj. Esperanto ne nur respondis al la pandemio, sed superis ĝin, rompante la izolon per sento de komuna paca strebo trans kontinentoj.

En la unua strofo de “La Espero”, Zamenhof skribis pri iu forta voko kiu “per flugiloj de facila vento” flugu de loko al loko. Analizantoj de tiu poemo sugestas, ke li pensis tiam ĉu pri iu miraklo de la homa spirito ĉu pri la scienca miraklo de telegrafio. En 1887, li eĉ ne povis imagi la mondon, kiun ni nun spertas, kie la reto portas tiun fortan vokon ĉirkaŭ la terglobon kaj alvokas al kunlaboro la nunajn kaj estontajn parolantojn de Esperanto en ĉiu angulo de la mondo.

En la hodiaŭa Tago de Ameriko, brazilanoj etendas la manojn al usonanoj, meksikaj esperantistoj tuŝas la spiriton de argentinaj esperantistoj, Bolivio parolas kun Kanado, Kostariko kun Ĉilio, Kubo kun Peruo. Kaj dume ili ĉiuj parolas kun, kaj por, la cetero de la mondo. La miraklo de Esperanto realiĝas inter la detruado de monda pandemio. Kia paradokso!

Mi esperas, ke la nuna Tago de Ameriko kondukos al pli aktiva kunlaborado inter la esperantistoj de tiu ĉi mondoparto. Per la reto ili trovu novajn eblecojn, kaj kontraŭ la pandemio ili prenu novan defian forton. Se la mondo per unu voĉo defias la pandemion, ĝi per unu voĉo esprimu la lingvon de paco, espero kaj kunlaboro por pli bona kaj hela estonteco.

Humphrey Tonkin
28 aŭgusto 2020