Lundo, Februaro 21, 2022 - 02:05

Per la uzo de la internacia lingvo Esperanto oni respektas la lingvan kaj kulturan diversecon de ĉiu homo


Unuiĝintaj Nacioj festas tiun tagon ĉiujare. Ĝi okazos en la 21-a de februaro. Esperantistoj jam multe eluzas la eblon. Restas semajno por pretigi tion: UEA pretigis okulfrapan afiŝon. Jen kelkaj sugestoj:

• Vidigi la afiŝon en viaj retejoj.
• Organizi publikajn kunsidojn kun la temo.
• Kunlabori kun la Asocio de Unuiĝintaj Nacioj en via lando, se ekzistas.
• Kunlabori kun aktivulaj grupoj defendante lingvajn rajtojn por negrandaj lingvoj.

Vendredo, Februaro 18, 2022 - 19:07

Suso Moinhos recitas sian poemon "Lingvo" por la "Galerio de gepoetoj".

Ĵaŭdo, Februaro 17, 2022 - 15:07


Pli da informoj ĉe http://esperanto2022.ca/eo/posxtkarto

Kanada Esperanto-Asocio (KEA) faras kampanjon “2022€ por Montrealo-2022”. Ĝis nun, 1676€ estas kolektitaj. Helpu atingi 2022€!

Eblas donaci per la UEA-konto de KEA: keaa-f (skribu al financoj@co.uea.org, kopie al lkk@esperanto2022.ca) aŭ per kreditkarto aŭ PayPal.

Se vi donacos ekde 100€, vi ricevos specialan UK-poŝtkarton, subskribitan de la tuta LKK-2022! La poŝtkarto havos poŝtmarkon kun ĉielarko kaj la vortoj “Ĉio iros bone” — mandesegnitan de la sekretario de la Montreala LKK Yevgeniya Zvereva Amis.

Eksciu pli pri la ĉi-jara Universala Kongreso de #Esperanto kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj

Mardo, Februaro 15, 2022 - 19:12

Ĝis la 31-a de januaro individaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj.

Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume 3 diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis 7 proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur 4 proponoj estis plene validaj, ĉar plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj estas sub la maksimumo, voĉdonado ne devas okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2016, 2007 kaj 1 992.

Lundo, Februaro 14, 2022 - 18:26

Ewa Grochowska recitas sian poemojn "Migrantoj " kaj "La paco", por la "Galerio de gepoetoj".

Dimanĉo, Februaro 13, 2022 - 13:22

Tiu mikronovelo ricevis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA 2019.

Sabato, Februaro 12, 2022 - 12:00

Valentin Melnikov recitas sian poemojn "Nokta gasto " kaj "Ne eterne nin sort’ favoras", por la "Galerio de gepoetoj".

Vendredo, Februaro 11, 2022 - 14:46

Fine de januaro 2022 estis la limdato por proponoj por la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta en la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022). Estis ricevitaj pluraj altkvalitaj proponoj pri plej diversaj temoj, kiel astronomio, esperantologio, geologio, historio, kemio, kinarto kaj medicino. Tiu rikolto ebligas okazigi plenan IKU-sesion. Tamen daŭre estas spaco por akcepti proponojn specife por la populara Scienca Kafejo, kiu okazas seninterrompe ekde 2015.

Sekve la Estraro decidis plilongigi la limdaton por proponoj specife por la Scienca Kafejo (SK) ĝis la 28-a de februaro. Por prelegi en la SK oni ne nepre devas esti akademie agnoskita fakulo, sufiĉas faka sperto aŭ okupo pri la proponita temo. Aparte bonvenas proponoj de gejunuloj kaj aktivuloj de TEJO. Proponoj enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon – kaj atingu la estraranon de UEA pri scienca agado kaj IKU-sekretarion, Amri Wandel, per amri@huji.ac.il ĝis la nova limdato.

Ĵaŭdo, Februaro 10, 2022 - 19:00


La Esperanto-fako de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB) dungos novan bibliotekiston por la Esperantomuzeo. La anonco aperas ĉe la laborokazoj de ÖNB: https://www.onb.ac.at/ueber-uns/jobportal/freie-stellen La nova bibliotekisto deĵoros 30 horojn semajne kaj helpos prizorgi la Esperantan kolekton, kreskantan i.a. pro donackontrakto kun UEA. Kandidatoj devas i.a. havi fakan edukadon kiel bibliotekisto kaj regi la germanan, anglan kaj Esperanton. UEA bondeziras al kandidatoj kaj al la teamo de ÖNB en la daŭrigo de tiel grava laboro.

Paĝoj