Ĵaŭdo, Septembro 15, 2022 - 17:16

La saluto de la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz, por la BK-Festo (Ceremonio de disdono de premioj), en la UK 2022 en Montrealo.

Ĵaŭdo, Septembro 8, 2022 - 00:41

Antaŭ 50 jaroj, la 10 de septembro 1972, forpasis la majstra tradukanto el la ĉeĥa en Esperanton
Tomáš Pumpr (n. 1906). Okaze de la 50-jariĝo de lia morto, ni ofertas dum la tuta septembro lian esperantigon de la ĉeĥa ĉefverko Majo(https://katalogo.uea.org/?inf=5619) kun sesona rabato sendependa de la mendata kvanto.

Merkredo, Septembro 7, 2022 - 01:57

• Liba Gabalda

Ĉi-foje ĝi okazis en la itala urbo Breŝo (Brescia) situanta en la norda parto de Italio, regiono de Lombardio, inter Milano kaj Verono. Apud la kastelo kiu dominas la urbon staras vapor-lokomotivo. La kongresejo troviĝis en la hotelo Ambasciatori. En la enirhalo instaliĝis akceptejo kaj libroservo.
Al la evento aliĝis pli ol 200 geesperantistoj, sed ne ĉiuj povis veni. Teresa Pomorska el Pollando venigis grupon de 27 adeptoj por Esperanto, kiuj entuziasme frekventis la Esperanto-kursojn, kiuj okazis en la apuda hotelo Master. La kurson por komencantoj gvidis pakistatano loĝanta en Italio Mian Salam Shany kaj la progresantojn instruis Marc Giraud el Francio. Eblis ankaŭ lerni la italan lingvon kaj okazis ekzamenoj de IIE (Itala Instituto de Esperanto).
Kiel jam sciate, la italaj Esperanto-kongresoj estas renomaj pro altnivelaj, plej variaj kaj interesaj programeroj. La temo de la ĉi-jara kongreso estis "Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo". Temis pri ĝemelaj urboj, pri kiuj dum la solena inaŭguro okazanta en la urba Aŭditorio San Barnaba, François Lo Jacomo emfazis la gravan kaj utilan rolon de ĝemeliĝo por interkompreno en kiu ankaŭ Esperanto povas favore kontribui. Samtempe en la loko eblis aĉeti poŝtkartojn kun speciala stampo. Posttagmezo estis rezervita por gvidata promeno tra la urbo por eksterlandanoj, dum italoj havis sian jar-asembleon.
La programo kontentigis ĉies postulojn. La matenojn plenigis seminarioj pri: "Nunaj konfliktoj en la Mediteraneo" fare de Javier Alcalde. Pri Sociaj retejoj: "Kiel starigi kaj prizorgi ilin? " AMO-seminario, zorgita de Debora Rossetti.

Mardo, Septembro 6, 2022 - 12:49

Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la septembra numero:
171 | Lingvo, vivo, tero: La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj
174 | Universala Kongreso: Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
175 | 12 diplomoj pri Elstara Agado aljuĝitaj en Montrealo

Lundo, Septembro 5, 2022 - 21:31

Duolingo havas eblecon, kiun malmulte da homoj konas: la retajn kunvenojn. Se vi lernas Esperanton per Duolingo kaj volas plibonigi vian kapablon paroli en la lingvo, profitu de tiu ĉi nova agado de UEA kaj TEJO: ni okazigos paroligajn renkontiĝojn per la sistemo de Duolingo, en kiuj vi povos partopreni ĉiusemajne kaj babili pri malsamaj temoj kun aliaj Esperantistoj el diversaj landoj. Se vi bone parolas Esperanton, sin proponu por helpi kungvidi la babilkunsidojn en Duolingo.

La paroligaj kunsidoj daŭros 30 minutojn kaj okazos per Zoom. Vi povas kontroli la eblecojn ĉe http://classes.duolingo.com. La nomo de niaj kunvenoj estas "Babilu kun amikemaj esperantistoj" kaj dum 10 sinsekvaj semajnoj estas planataj kunvenoj, kiuj komenciĝos la 12-an de septembro. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tia sesio, ricevas 250 poentojn per la sistemo de Duolingo! Aldone estas diversaj aliaj kunvenoj por lernantoj de Esperanto, kiel la lecionoj pri gramatiko gvidataj de Anna Lowenstein nome de la Londona Esperanto-klubo (tiuj okazas en la angla) kaj multaj aliaj. La lecionoj de la klubo ligiĝas al alia grava agado lanĉita ankaŭ ĉi-monate: la retaj Esperanto-kursoj por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1): http://londonaesperantoklubo.com/Online EsperantoCourses.html.

Dimanĉo, Septembro 4, 2022 - 12:34

En la lasta semajnfino de novembro la KER-Ekzamena Centro de UEA kunlabore kun Edukado.net okazigos la 10-an Tutmondan Ekzamentagon pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ĉiuj aliaj estis sukcesaj aranĝoj, kiuj signife kontribuis al tio, ke ĝis nun jam 2558 atestiloj estas disdonitaj al la sukcesintoj, kiuj devenas el 81 landoj: http://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj.

La ekzamenoj povos okazi en via urbo, ekz-e en klubo, kondiĉe, ke vi trovos minimume 5 personojn por ajnaj niveloj sume kaj estos disponeblaj ekzamenloko kaj minimume 2, prefere 3 organizantoj. La detalan priskribon de la bazaj kondiĉoj vi povos legi ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/organizantoj.

La ekzamenoj estos je ĉiuj KER-niveloj, B1, B2, C1 kaj eĉ je C2. La KER-Ekzamena Centro de UEA proponas kaj skribajn kaj parolajn ekzamenojn, sed lokoj, kie ankoraŭ ne estis KER-ekzameno, eble unue okazigu nur skribajn partojn, por kiuj ne necesas teknikaĵoj, kiel ekz-e retkonekto. Sciu, ke en la sama tempo eblos trapasi ankaŭ rete ekzamenon, sed nur je C2-nivelo.

Ĵaŭdo, Augusto 25, 2022 - 14:58

Amira Chun kantas "Heredaĵo". La kantotekston , kiu partoprenis en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2021, verkis Ewa Grochowska. Ĝin muzikigis Liven Dek kaj harmonizis Antero Ávila.

Merkredo, Augusto 24, 2022 - 16:42

Post la disponigo de diversaj ciferecigitaj historiaj numeroj de la revuo Esperanto en UEA.org, ĉiuj historiaj numeroj de Kontakto, do ekde la jaro 1963, kaj aldone de TEJO Tutmonde (1983-2010) estas nun senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA.

Ĉi tiu donaco al la Esperanta komunumo ŝuldiĝas al la kunlaboro por ciferecigo de la historiaj numeroj fare de TEJO-volontuloj en la Centra Oficejo kaj de la laborgrupo, kiu nuntempe dediĉas sin al verkado de libro pri la historio de la esperantista junulara movado. Pri tiu projekto oni povos legi en Kontakto mem, aŭ spekti videon pri ĝi en la jutubkanalo de TEJO.

Vendredo, Augusto 19, 2022 - 22:39

Kajto kantas "Kiel la Tero belas". La kantotekston verkis Ewa Grochowska, kaj ĝi ricevis la duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2022. La muzikigon faris Nanne Kalma.

Paĝoj