|
Mardo, Majo 17, 2022 - 21:44
|
|
Dimanĉo, Majo 15, 2022 - 17:48
La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj la mondon. La vorto familio estas ofte uzata por paroli pri pli grandaj rondoj, niaj komunumoj kaj eĉ la mondo kiel tuto. Ĝi enhavas la sencon de inkluziveco, kie ĉiuj povas esti protektataj kaj komprenataj, kie ni trovas manierojn kunvivi. Por multaj esperantistoj, ĝuste tion signifas partopreni en la mondo kaj kulturo de Esperanto: do, esti parto de “granda rondo familia” (laŭ la vortoj de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof). |
|
Sabato, Majo 14, 2022 - 18:44
Jomo regalas la publikon per sia versio de "La bambo", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta de la 29-a de aprilo ĝis la 3a de majo, en Comillas (Kantabrio). |
|
Vendredo, Majo 13, 2022 - 19:43
Saša Pilipović kantas "Du gitaroj", en la 80a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo. La tradukon de la kanto faris Mikaelo Bronŝtejn. |
|
Ĵaŭdo, Majo 12, 2022 - 13:34
Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022. |
|
Merkredo, Majo 11, 2022 - 23:11
|
|
Lundo, Majo 9, 2022 - 20:11
Georgo Handzlik komencis sian koncerton en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto per sia kutima "Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko". |
|
Vendredo, Majo 6, 2022 - 18:42
Jen "Norda Vento" (Viento del Norte), en tre speciala versio kantita de Feri Floro. Ĝi estas la duonoficiala himno de Kantabrio (Cantabria), la subŝtato de Hispanio en kiu okazis la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. La kanto estis prezentita en la inaŭguro, kiun ĉeestis la Urbestrino de Comillas, María Teresa Noceda. La kanton verkis Nando kaj Sergio Agüeros, kaj ĝin tradukis Liven Dek. |
|
Ĵaŭdo, Aprilo 28, 2022 - 19:45
|
Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (
