|
Mardo, Junio 14, 2022 - 13:39
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio. Kondiĉoj por ĝui la subvencion estas: 1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022; |
|
Sabato, Junio 11, 2022 - 11:46
Georgo Handzlik ludas kun la publiko per sia amuza movadeca kanto "Dek klubanoj", en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas (Kantabrio) de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. |
|
Lundo, Junio 6, 2022 - 20:43
Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas pro persekutoj (raso, religio, nacieco, socia identeco), militoj kaj naturaj katastrofoj. Oni ofte fuĝas sen mono, sen nutraĵoj, kaj al lokoj sen sanaj servoj, sen edukado, sen konata lingvo. Tiuj elradikigoj ne nur kaŭzas nuntempajn personajn katastrofojn, sed montras al akumuliĝantaj estontaj problemoj. Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate. La Konvencio pri Rifuĝintoj, de 1951, konfirmas la bazajn rajtojn al laboro, loĝado, edukado, asistado, aliro al dokumentoj kaj al justeco. Sed eĉ en plej bonaj cirkonstancoj la nombro de rifuĝintoj tra la mondo superas la kapablon de la ŝtatoj (kiuj ofte mem kulpas pro la problemo) prizorgi ilin kaj garantii iliajn rajtojn. Inter la pluraj malfacilaĵoj por plene aliri tiujn rajtojn, estas lingvaj baroj. |
|
Dimanĉo, Junio 5, 2022 - 12:28
Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj landoj*. Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas ekzemplo de civitana ĵurnalismo, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion. La sugestitaj temoj por kontribuoj estas: • Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando. |
|
Vendredo, Majo 27, 2022 - 21:43
Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, parolas ĝenerale pri la konkurso, kadre de la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo. |
|
Merkredo, Majo 25, 2022 - 13:23
|
|
Dimanĉo, Majo 22, 2022 - 22:22
Lorenzo Noguero prelegas pri la unu kompleta ŝipvojaĝo ĉirkaŭ la mondo, en la 80a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas en 2022. |
|
Sabato, Majo 21, 2022 - 21:00
Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn. Tiel, interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon. Ni memoru la Universalan Deklaracion de Unesko pri Kultura Diverseco (disponebla ankaŭ en Esperanto): “En niaj ĉiam pli diversaj socioj, esencas garantii harmonian interagadon inter homoj kaj grupoj kun pluraj, variaj kaj dinamismaj kulturaj identecoj, kiel ankaŭ ilian pretecon kune vivi. Politikoj, kiuj celas la inkluzivon kaj partoprenon de ĉiuj civitanoj, estas garantiiloj de socia kohero, kaj de la vigleco de civila socio kaj de paco.” |
|
Ĵaŭdo, Majo 19, 2022 - 13:46
"Telefona aŭtomato" estas unu el la eroj de la kabaredo "Verda banano", kiun prezentis Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Comillas de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo de 2022. |
Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: