La Esperanto-fako de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB) dungos novan bibliotekiston


La Esperanto-fako de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB) dungos novan bibliotekiston por la Esperantomuzeo. La anonco aperas ĉe la laborokazoj de ÖNB: https://www.onb.ac.at/ueber-uns/jobportal/freie-stellen La nova bibliotekisto deĵoros 30 horojn semajne kaj helpos prizorgi la Esperantan kolekton, kreskantan i.a. pro donackontrakto kun UEA. Kandidatoj devas i.a. havi fakan edukadon kiel bibliotekisto kaj regi la germanan, anglan kaj Esperanton. UEA bondeziras al kandidatoj kaj al la teamo de ÖNB en la daŭrigo de tiel grava laboro.