Lundo, Marto 7, 2022 - 20:01

Kadre de la kampanjo Hans Bakker UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022. La kurso antaŭos la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso.

Ĉiuj detaloj pri la strukturo de la kurso kaj la lanĉo de la projekto troviĝas en dokumento de UEA-ILEI. La kurso komenciĝos la 19-an de septembro: lecionoj daŭros ĝis la 17-a de decembro, sed enplektiĝo en la laboroj de la 8-a AKE ankaŭ estas parto de la agado. Entute temos pri 45 instruhoroj plus aktivecoj. Laŭplane 20 homoj devos partopreni la kurson kiel lernantoj. La elektita instruonto laŭnecese ricevos: 1) biletojn por vojaĝi al Senegalo; 2) loĝejon en Senegalo; 3) stipendion, por sinnutrado kaj aliaj bezonoj, je la valoro de ĝis 2200 EUR.

Sabato, Marto 5, 2022 - 21:22

Miguel Fernández legas la mikronovelon "Mia sozio" de Jorge Rafael Nogueras.
Unua premio en la Belartaj Konkursoj de UEA 2021.

Vendredo, Marto 4, 2022 - 21:15


“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj en Afriko. Kadre de la programo la AK de UEA anoncas konkurson pri subvenciotaj projektoj en la kontinento. Interesatoj partopreni devas koni la regularon kaj preferinde uzi la konkursan petilon, elŝuteblan en PDF-formato aŭ rekte plenigeblan komputile (http://mallonge.net/Ni-Semas-Reta-Petilo).

La subvencipetoj povas temi pri: Esperanto-kursoj por komencantoj aŭ progresantoj; trejnseminarioj por instruistoj; ekzamenpreparoj kaj ekzamenoj; aperigado de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj adaptitaj al afrikaj bezonoj (afriklingvaj kaj afrikec-enhavaj); kultura interŝanĝo kun aliaj mondopartoj per Esperanto; financado por sendo de skrib- kaj lern-materialoj por lernantoj; informa agado en superaj lernomedioj; ktp.

Mardo, Marto 1, 2022 - 19:05

Ivo Osibov
Dolorige estas rememori pri la amiko, samaĝulo kiun oni konis preskaŭ la tutan vivon.

Ni interkonatiĝis kiel studentoj, aktivuloj esperantistaj - li en Beograd mi en Zagreb. Malofte oni mencias lian kontribuon en la loka Beograda, regiona Serbia kaj tutlanda Jugoslavia E-movadoj tiutempaj. Unue kiel volontulo poste kiel oficisto. La restado en Nepalo efektive markis la finon de lia enlanda E-kariero kaj lanĉis lin en la mondon. Ek de tiam mi ne sekvis de proksime lian laboron. Mi nur povis juĝi legante la Revuon kiun li redaktis, ĝuante la Kongresojn kiujn li organizis kiel Konstanta Kongresa Sekretario, sekvante la funkciadon de la Asocio en kiu li estis Ĝenerala Direktoro. Kiam mi siatempe alproksimiĝis al Rotterdam, Simo jam estis retiriĝinta el la oficoj de UEA tamen plue servante al ĝi.

Dimanĉo, Februaro 27, 2022 - 20:00


Kara Claude, vi sendube estis kaj estos inter la plej elstaraj aktivuloj, kiujn povus havi Universala Esperanto-Asocio. La radikoj de viaj agadoj en TEJO portis al UEA la junecan certecon, ke ĉiam eblas revi kaj esperi kaj ke - dum oni revas kaj esperas - oni tamen povas konstante kaj fruktodone labori. En tiu ĉi dolora tago de adiaŭo ni povas nur esperi honori vian historion je nivelo, kiu respondu al la grandeco de via ekzemplo. Por generacioj via agado estas signifoplena.

Claude Nourmont (1945-2022) estis Prezidanto de TEJO (1975-1977 ), poste ĝia Honora Prezidanto. De 2004 ĝis 2013 ŝi estis Vicprezidanto de UEA kaj multe agadis pri edukado, kongresoj kaj kulturo. Longe ŝi estis komitatano de UEA. Al ŝia edzo, Brian Moon, UEA profunde kondolencas, samkiel al ĉiuj amikoj de Claude. Ili estas multaj.

Vendredo, Februaro 25, 2022 - 19:09

"La stranga butikumo" de Francisco Javier Moleon ricevis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA 2020.
https://youtu.be/fmrC3AijtO4

Merkredo, Februaro 23, 2022 - 13:27


La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al atelieroj kaj metiejoj.
La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn.
Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, skribu al la komisiito de UEA pri la Kleriga Lundo, Claude Nourmont, per moonmont@pt.lu.
Informiĝu pli pri la Kleriga Lundo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Kleriga_Lundo! Vi ekscios la ĉefajn trajtojn kaj referencojn de jam tradicia programero kaj povas helpi pripensi vian proponon.
Eksciu pli pri la ĉi-jara UK kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj (kun rabato ĝis la 31-a de marto).

Mardo, Februaro 22, 2022 - 22:54

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la marta numero:
51 | Esperanta Radio 100-jara
54 | Faka agado: Nuntempa Esperanta radiofonio
56 | Laste Aperis

Mardo, Februaro 22, 2022 - 00:12

Fine de januaro 2022, eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj jam de tridek jaroj. Li posedas ankaŭ sperton kiel kongrestema reĝisoro: en Tampereo, Finnlando, en 1995 li gvidis la kongresajn diskutojn pri la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

La temon de Montrealo inspiris la decido de UN plukonstrui sur la spertoj de 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, per dekjara komuna strebado. Per la temformulo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” UEA inaŭguras sian propan kontribuon al la Jardeko (2022-2032). Unuflanke, temas pri grava aspekto de la lingvaj rajtoj: simile kiel esperantistoj kontraŭas la altrudon de la lingvoj de pli grandaj aŭ fortaj popoloj al aliaj malpli fortaj, ili ankaŭ emas subteni la strebojn de diversaj popoloj por revalorigi kaj plu disvolvi siajn proprajn lingvojn. Sed ekzistas ankaŭ dua, grava flanko de la temo: la kontribuo de indiĝenaj lingvoj al nia kompreno pri daŭripova evoluigo kaj la repaciĝo de homaj rilatoj kun la Tero.

Paĝoj