Esperanto-kurso por hispanparolantoj en 2023. Komuniko 1130

En 2020, 2021 kaj 2022 UEA, pere de sia Amerika Komisiono, kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj TEJO, realigis virtualajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj. Entute ĝis nun aliĝis pli ol 1500 lernintoj el 29 landoj. La kursoj estas senpagaj kaj celas kaj komencantojn kaj progresantojn. Ĉiu lernanto havas aliron al vasta materialo, parolsesioj, lerniloj kaj virtualaj lecionoj gviditaj de spertaj esperantistoj, kiuj volontule instruis la bazojn de la lingvo, prononcadon, historion kaj panoramon de la Esperanto-movado kaj aliajn temojn.

En 2023 la kurso okazos de la 30-a de septembro ĝis la 22-a de novembro, tiel ke ĉiuj lernintoj povos post konkludo de la kurso tuj eniri Esperantujon per partopreno en la 4-an Virtualan Kongreson de Esperanto, komenciĝonta la 23-an de novembro: https://vk.esperanto.net/2023.

La kurson oni proponas al lernantoj laŭ du diversaj horaroj: je la 17:00 UTC kaj je la 00:00 UTC, ĉiujn merkredojn kaj sabatojn, aldone al kromsesioj por solvi dubojn, pliesplori temojn kaj amike esperantumi kun aliaj lernantoj kaj ĉeestantoj. Ĝis la 26-a de septembro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto ĉu kiel progresanto ĉu kiel kunlaboranto, per la ligilo https://esperanto.co/cursos/c23/, kie ankaŭ troviĝas kelkaj eblaj demandoj kaj respondoj krom detala kalendaro kaj enhavo.

Ĉiujare la enhavo de la kurso pliboniĝas kaj la instrumetodoj evoluas. Jam en 2020, okaze de la Tago de Ameriko ( https://youtu.be/IAeaTnP1tFM) kelkaj el la lernintoj povis post la kurso plene sukcese prelegi, tute flue. Similaj fluaj paroladoj ankaŭ estis en 2021, okaze de la fermo de la 2-a eldono de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj, kiam centoj da novaj esperantistoj ĉeestis kaj multaj povis esprimi sian dankon per la ĵus lernita lingvo.

Ĉar la kurso estas tute senpaga por ĉiuj aliĝintoj, kaj aldone UEA planas simbole kompensi la instruistojn kaj organizantojn, se vi volas kaj povas helpi, via amika donaco bonvenas al la Fondaĵo Ameriko de UEA (http://uea.org/alighoj/donacoj/ameriko). Pagmanieroj troviĝas ĉe http://uea.org/alighoj/pagmanieroj. Se eble, bonvolu informi al financoj@co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.

El la Gazetaraj Komunikoj