“Ĉiutage vi verŝu lakton en glason kaj...”
• Anna Striganova
Inui Tomiko. La nanoj en domo kun granda zelkovo.
JEI, 2017, 208 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
“Mi tion nomas la alta – la elektitajn kaj triste apartigitajn formojn de ekzisto, al kiuj necesas rilati kun delikata tenero. La granda ĉiam montras sin potenca, ĝi surmetas fortajn botojn kaj tute ne bezonas iun respektoplenan kulton. Sed ĝuste la alta tuŝas la animon. Ĝi estas, diablo min prenu, la plej kortuŝa, kio ekzistas sur la Tero.”
(T. Mann)
Mendi en la katalogo de UEA
Mia subita konatiĝo kun La nanoj en domo kun granda zelkovo jam promesis al mi, ke la legado estos profunde kortuŝa. “La libro de la jaro” – tradicia programero de UK, dediĉita al novaperintaj libroj, venis al sia fino kaj jam iom lacigis la aŭskultantojn.
Sed ili ĉiuj igis sin eksilenti ankoraŭ por kelkaj minutoj, ĉar la homo, aperinta sur la scenejo, estis tiom emociita, ke li ŝajnis tuj ekploronta. El lia iom tro sentoplena rakonto, mi sukcesis kompreni nur tion, ke en la libro temas pri nanoj, etaj hometoj, kiuj vivas sian vivon, kaj estas tie homoj, plejparte infanoj, kiuj nutras la nanojn per lakto. Nepras nutri ilin ĉiutage, aŭ ili mortos, ĉar ili tute ne kapablas vivi sen homoj. Sed poste komenciĝas la dua mondmilito kaj nun tro malfacilas trovi lakton, ĝi ja al homoj mem ne sufiĉas... Kaj jen
ĉio. Sed io en la tremanta voĉo de la rakontanto flustretis al mi, ke plenkreskaj viroj ne rakontas pri infanaj stultaĵoj preskaŭplorante. Kaj mi ne eraris.
Se ni parolas pri bonaj, indaj infanaj libroj – kaj La nanoj en domo kun granda zelkovo sendube estas unu el tiaj –, ni povus rigardi al ili ankoraŭ de alia vidpunkto. Per okuloj de plenkreskulo, mi ja skribas nun de tiu vivoflanko.
Unue ekzistas tiaj libroj, kiujn ni ŝategas en infaneco, kiuj kreas por ni mondon ĝis sinforgeso magian, kiam ni estas etaj kaj impresiĝemaj. Sed iĝinte plenkreskaj ni relegas ilin nur por kapti iom da dolĉa melankolio, miraklo ne plu volas aperi kaj la senco ne plu tuŝas gravajn pensokordojn. Tiaj libroj restis por ĉiam tie, en mondo, kie iridoj estis pli altaj ol ni kaj kaŝis mielajn palacojn en siaj ombraj sinoj. Tiaj libroj mem ne plu estas interesaj.
Due ekzistas porinfanaj libroj, kiuj enhavas kaŝitan polvokovritan mansardon, kie fantome drivas duaj kaj triaj sencoj de sugestio: seriozaj aĵoj por maturaj homoj. Tiaj libroj danke al buntaj vestaĵoj kaj brilaj karakteroj plaĉas al infanoj, kaj danke al profunda senco, ne komprenita en infaneco, plaĉas al plenkreskuloj ilin relegantaj. Tiel, legante en infaneco, kaj legante pli poste ni legas kvazaŭ du diversajn librojn.
Kaj trie ekzistas tiaj infanaj libroj, kiuj absolute samgrade kaj samsence estas serioze interesaj kaj al infanoj kaj al plenkreskuloj. Nenio estas kaŝita, ĉiuj sencoj estas sincere prezentitaj al la leganto kaj ili restas gravaj, sendepende de aĝo, gravaj kiel unua printempa subneĝa floro aŭ kiel papilio ĵus forbrulinta en la varmego de lampo. Tiaj aĵoj, kiuj restas gravaj malgraŭ la aĝo kaj vivosperto, estas nemultaj. Kaj do tiaj triaj libroj estas nemultaj. Pri unu el ili mi rakontas nun, kaj ja tie, kie viro-rakontisto kaŝis siajn larmojn, mi ploregis, laŭte singultante, kaj ofte demandis min, ĉu vere mi estas tiu homo, kiu mi volas esti.
La unua aĵo, pri kiu mi devas averti vin – vi ne trovos en la libro ion krom tio, pri kio mi jam rakontis al vi, pri kio rakontis al mi la viro dum la UK. Tie estas fragilaj nanoj, infanoj, kiuj nutras ilin. Kaj – jen ja estas tio, pri kio mi ankoraŭ ne rakontis – estas glaso por lakto, kiu estas blua. Por homoj kiuj iam tenere gardis en siaj junaj koroj palajn florojn de eŭropa romantika literaturo, tio ja estos grava, ĉar ĝi tuj memorigos pri la blua birdo (de M. Maeterlinck) aŭ pri la blua floro (de Novalis) – ambaŭ estas tute ne fremdaj al nia blua glaso. Sed ni revenu al la libro.
Nanoj nenion utilan faras al homoj, ili preskaŭ ne komunikas kun homoj, ili simple vivas en sia eta vivo. Ili tute ne estas bezonataj al homoj, sed ili estas fragilaj, ili mortos, se iu homo – por ili ne gravas kiu – ne alportos la ĉiuvesperan glason da lakto. Kaj tiuj homoj, kiuj iam almenaŭ por unu kurta momento eksentis, ke estas la plej grava afero en ilia vivo ĉiuvespere porti lakton al la nanoj, iom post iom iĝas iomete stran-gaj homoj. Tiuj stultuloj subite ĉesas kredi ke gravas malami aliajn homojn pro iuj fantomaj kialoj; ke, eble ne tiom necesas, ke estu milito; ke eble la plej puraj kaj pravaj estas ne tiom pravaj kaj puraj; ke ne nepras malestimi homojn, kiuj havas aliajn lingvojn kaj aliajn diojn. Tiuj stultuloj ne plu volas militi. Neniu ligo ŝajnas ekzisti inter tiaj certe teruraj pensoj kaj fragilaj nanoj, sed ial evidentas ke ĝi ekzistas.
Sed komenciĝas milito. Kaj lakto estas necesa por soldatoj. Ili estas fortaj kaj belaj, ili kapablas tute reale defendi aliajn homojn, savi sian landon kaj ĝian gloron. Do por kiu lasi la lakton, forŝirante ĝin de si mem dum tiuj malsataj nigraj tagoj – ĉu al soldatoj aŭ al nanoj? Ĉu entute ekzistas rajto elekti? Kiam flamo de incendio forportis la domon kun granda zelkovo, nur knabo, kiu ne ŝatis nanojn kaj revis esti soldato, trovis en si fortojn por helpi venki la incendion, forporti aĵojn el la domo, konsoli panjon. Ili, soldatoj, povas defendi ĉion, kio estas reala kaj utila, ili estas pura realeco, kaj certe ili venkos, kaj certe la futuro de la mondo apartenas al ili. Sed nanoj... nanoj estas tio, sen kio, certe daŭrante, la turniĝo de nia Tero tamen iĝos tute vana. Nanoj estas tio, kion ni povas traduki al la lingvo de plenkreskuloj kiel “la senco de la vivo”, aŭ “koro de fantazio”, aŭ per alia same fipatosa esprimo.
Do, se ie en la fino de la unua ĉapitro vi sukcesos kompreni ke temas tute ne pri nanoj kaj tute ne pri lakto, ke ĉiu el ni ĉiutage elektas al kiu doni la lakton – ĉu al nanoj, aŭ al soldatoj, aŭ ja lasi ĝin por si – se vi tion komprenos, vi ŝatos tiun libron sendepende de via aĝo. Sed pro la sama kaŭzo, se vi legos ĝin ie laŭvoje, ne forgesu preni naztukon, homoj ĉiam ploras legante pri siaj propraj misoj kaj pri siaj propraj mondoj, perdiĝintaj ie en stelplena pasinteco, mondoj kun grandaj arboj kaj bluaj glasoj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.