Esperanto uzata en la granda amuzvespero

Wu Guojiang

Aktorinoj antaŭ la fona muro en la vestiblo. Fotis Chen Haiyuan

La 6-an de januaro 2019 pli ol 300 gastoj partoprenis en la 4-a Granda Amuzvespero de la Printempa Festo de Ekonomiaj kaj Kulturaj Rondoj de Liaoning, okazinta en Shenyang, Ĉinio, kun la temo “Granda bela Liaoning, celebranta la 40-an datrevenon de lanĉo de ĉina reformo kaj pordmalfermo”. Ĝin organizis Internacia Ekonomia kaj Kultura Klubo de Liaoning.
S-ro Liu Weijie estas veterana esperantisto. Li eldonis kelkajn librojn pri Esperanto kaj funkciigis multajn Esperanto-kursojn (inkluzive la Esperanto-kurson en la televido de Liaoning) en la 80-aj kaj la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Li neniam forgesis Esperanton, havas profundan senton al Esperanto, ĉiam disvastigas Esperanton per diversaj aktivecoj de la klubo, kiun li prezidas. Kiel ĝenerala organizanto de la vespero li decidis plue adopti Esperanton.

S-ro Liu Weijie (la tria de maldekstre ) kaj la ĝenerala reĝisoro, du famaj anoncisitinoj el
Shenyang Televido antaŭ la fona muro sur la podio.

Nia lingvo plue fariĝis brila punkto. Krom du scenaj ekranoj, koloraj programeraj folioj kaj la kluba gazeto “Internacia Ekonomio kaj Kulturo”, aparte okulfrapaj estis du grandaj fonaj muroj ankaŭ kun Esperanto-versioj, starigitaj en la vestiblo kaj sur la podio. Interese, ke kelkaj malnovaj gastoj, kiuj partoprenis en la vespero en 2018, klarigis al la novaj kio estas Esperanto. Oni kure fotis sin antaŭ ili. Oni ne dubas, ke milionoj da homoj “vidis” nian lingvon tra raportoj de 14 amaskomunikiloj. S-ro Li Jian, kiu sendis vortojn pri Esperanto en la Nova Jaro 2018, daŭre estis ĝenerala reĝisoro de la vespero.
En al fino de la vespero s-ro Liu Weijie diris, ke Esperanto-movado sen agadoj estas sensignifa, sukceso de Esperantouzo ne venas el atendo kaj plendo. Li esperas, ke prezentoj de eksterlandaj esperantistoj povas aperi en la venonta amuzvespero.

Aktorinoj antaŭ la fona muro en la vestiblo. Fotis Hu Fengqiu

Fotis Chen Haiyuan kaj Hu Fengqiu