Premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár. Komuniko 1245

La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio administrata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".

La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj tiel titolita honore al la japano Deguĉi Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA laŭ specifa regularo.

La premio Deguĉi por 2025 estas aljuĝita al Mónika Molnár (Hungario / Svislando)

Mónika Molnár naskiĝis la 28-an de julio 1975 en Hungario kaj loĝas ekde 2003 en Svislando. Diplomita instruisto pri informadiko, italaj lingvo kaj literaturo, kino, esperantologio kaj interlingvistiko. De jaroj laboras en malgranda fondaĵa lernejo "La Granda Ursino" en La Chaŭ-de-Fonds (www.grande-ourse.ch), kie ŝi instruas matematikon, sciencojn, manlaborojn kaj Esperanton al 6-15 jaraj gelernantoj.

Eklernis Esperanton en 1993 kaj ekde tiam okupiĝas pri la lingvo diversmaniere kaj diversterene, membras en ILEI /1994/, UEA /1995/, HEJ (Hungara E-Junularo) /1994/, SES (Svisa Esperanto Societo), IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) /2005/, IEK (Internacia Ekzamena Komisiono) /2007/ kaj estas rajtigita ekzamenanto laŭ la KER-sistemo /2009/.

Plenumis arkiv-laborojn en/por la biblioteko de CDELI en La Chaŭ-de-Fonds, kunlaboris kaj ilustris la librojn ”Okulo” kaj ”Okulo-Gvidilo” (E-lernolibro por infanoj kaj gvidlibro por instruistoj, ILEI, Budapeŝto), kunlaboras (ilustrado, rubrik-redaktado) en Juna Amiko (E-revuo por lernejanoj kaj komencantoj, ILEI), organizis esperantajn lingvokursojn, kunlaboras ĉe edukado.net (paĝaro por Esperanto-instruistoj, kursorganizantoj kaj memlernantoj), kadre de IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, ILEI) preparis ILEI-ekzamenojn, kunlaboris pri KER-ekzamenoj.

Gvidis kursojn en/pri Esperanto, itala kaj hungara lingvoj en pluraj landoj, ekzamenas laŭ ILEI- aŭ KER-sistemoj kaj ekde 2003 instruas interalie Esperanton en la lernejo "La Granda Ursino" kaj korespondigas siajn gelernantojn kun diverslandaj samaĝuloj. La 15-an de decembro 2012 Mónika Molnár eniris la panteonon de la retejo edukado.net. Fonto de la informoj: https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=111&s=1e5f2fd4afe83c3cfc2c77...

Ŝia laboro por edukado de infanoj cele al mondcivitaneco per Esperanto plene meritigas ŝin por la Premio Deguĉi 2025. UEA varme gratulas al Mónika kaj dankas ŝin pro tiu laboro.

El la Gazetaraj Komunikoj