Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Esperanto, 26 julio 2025: multlingvismo kaj paco. Komuniko 1241

En la nuna Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ni festas la 138- an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace.
Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj, teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj klimataj krizoj. Mankas internacia konfido kaj respekto al internaciaj akordoj. Meze de tiuj malfacilaĵoj popoloj suferas en mondo kie paca kunvivado, homaj rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj estas plene realigeblaj, depende de komunaj decidoj kaj komunaj agadoj.
Antaŭ tiuj defioj, ni volas atentigi pri la graveco de multlingvismo kaj paco. Necesas plifortigi niajn kapablojn alproksimiĝi, interkonatiĝi, interkompreniĝi kaj kunagadi. Pro tio lingvoj gravas, ĉar estas pere de lingvoj ke ni komprenas aferojn, diskonigas sciojn, kaj interparolas. Multlingvismo estas samtempe respekto al ĉiuj lingvoj kaj klopodo por interkomunikado, celante pacon. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, multlingvismo estas esenca por harmonia komunikado inter popoloj kaj multflanka diplomatio. Ĝi antaŭenigas dialogon, toleremon kaj komprenemon, krom inkluzivecon kaj socian unuiĝon.
Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo renkontiĝas por disvolvi inter si komprenon kaj estimon. Ili laboras por veki diskuton pri mondaj lingvoproblemoj kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj. La Universala Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo en 1908, provas labori kune kun internaciaj organizoj, celante pacon kaj internacian kompreniĝon, kaj atentigante pri la lingva flanko de ĉiuj mondaj aferoj.
En tiu Tago de Esperanto (26 julio), feliĉe proksima de la Internacia Tago de Espero (12 julio), kaj de la Internacia Tago de Amikeco (30 julio), ni alvokas al antaŭenigo de amikeco inter homoj, popoloj, landoj kaj kulturoj. Same, ni alvokas al rekonado de espero kaj bonfarto kiel kernaj valoroj por publikaj decidoj. Ni estas konvinkitaj, ke la sola vojo al pli bona mondo por ĉiuj bazas sur komuna dialogado. Ni postulu de niaj registaroj, ne la disputadon pri resursoj, sed la multflankan serĉadon de solvoj respektante ĉies homajn rajtojn. Ni invitas ĉiujn, ne nur koni kaj eble lerni Esperanton, sed pli grave, unuiĝi por konstrui mondon por ĉiuj ni, en paca kunekzisto.