Kulturo
Ĵaŭdo, Junio 10, 2021 - 21:22
Paulo S. Viana: Kelkminuta recenzeto pri la libro "Ĉiuj steloj etas nokte", pri mikronoveloj. |
Sabato, Majo 22, 2021 - 22:17
Kajto prezentis la kanton Bela Marieto en la festo de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020. |
Vendredo, Aprilo 16, 2021 - 20:03
• Spomenka Štimec La Esperanto-Societo el Rijeka helpis ke la ekspozicio venu al Zagrebo: la prezidanto Boris Di Costanzo persone transportis la ekspoziciajn tabulojn de inter la du urboj, kaj ekde la 1-a de aprilo 2021 ili estas prezentitaj en la Biblioteko Vjekoslav Majer, en la zagreba urboparto Zapruđe, sub la prizorgo de la bibliotekstino Vesna Radošević, mem esperantistino. La ekspozicio restos en la biblioteko dum la monato aprilo 2021. La biblioteko per la ekspozicio kontribuas al la memoro pri la trarompo de kaptitoj el la koncentrejo Jasenovac la 22-an de aprilo 1945, kiam 600 el 1073 malliberigitoj klopodis fuĝi. Nur 117 el ili sukcesis saviĝi. |
Ĵaŭdo, Aprilo 8, 2021 - 18:41
La 9-an de aprilo, estas la ducenta datreveno de la naskiĝo de la franca poeto Charles Baudelaire (https://eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Baudelaire). Ĉe la libroservo de UEA haveblas lia La floroj de l' malbono (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3438). |
Sabato, Aprilo 3, 2021 - 18:32
1. Regularo de la konkurso |
Merkredo, Marto 17, 2021 - 17:35
La jaro 2020 estis proklamita la Hodler-Jaro kun diversaj eventoj en rilato kun la centa datreveno de la forpaso de Hector Hodler (1887-1920), kiu fondis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA). La Arkivoj Jura Brüschweiler (AJB), kunlabore kun Svisa Esperanto-Societo kaj UEA, volis konkludi tiun gravan jaron per aperigo de libro, kie la leganto malkovros informojn pri la vivo kaj la pensoj de tiu personeco, kiu profunde markis la Esperantistaron kaj la pacisman movadon de la komenco de la dudeka jarcento. La libro havas 230 paĝojn kaj kostas en Svislando 36 CHF. La aŭtoroj estas sube prezentitaj. Ĝi entenas multajn bildojn, pentraĵojn, fotojn kaj manuskriptojn; ĝi entenas antologion, indekson, kaj abundajn fontindikojn. La libro estas mendebla en librovendejoj kaj per Amazon. La libro estas dulingva: en Esperanto kaj la franca. La tradukojn faris Mireille Grosjean. Surbaze de ankoraŭ ne konataj dokumentoj la verko provas prezenti la vivon de Hector Hodler tra liaj pensoj kaj agadoj, de la junaĝaj lernejaj jaroj al la starigo de humanaj agadoj dum la unua mondmilito. Tiu eseo metas la junulon en la kuntekston, kie naskiĝis liaj unuaj ideoj, esploras profunde la demandon pri Esperanto, speciale en la rilato kun lia patro Ferdinand Hodler, aktualigas la sciojn pri la fondo de UEA kaj alportas novan lumon pri lia agado favore al la militkaptitoj. |
Sabato, Februaro 27, 2021 - 21:58
Feri Floro kantas "Bruneta haŭto" (Piel Canela). La aŭtoro de la kanto estas Bobby Capó, kaj la tradukon faris Liven Dek. |
Ĵaŭdo, Februaro 18, 2021 - 15:34
Rakontaro de Genĝi - aĉetu ĉe la libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org/?inf=9847 Rakontaro de Genĝi, Parto I. Sinjorino Murasaki (Murasaki Ŝikibu), Prozo tradukita, Belmonto, 2020. La unua volumo (el kvar) de ĉefverko de la frua japana literaturo kaj unu el la unuaj romanoj en la mondo (11a jc). Akademio Literatura de Esperanto prezentis ĝin: https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/433 |
Merkredo, Februaro 10, 2021 - 20:37
|
Ĵaŭdo, Februaro 4, 2021 - 16:11
Alta tajdo kantas "Tero de paco". La tekston verkis Petro Palivoda kaj la muzikon komponis Antero Ávila. |