Ekspozicio pri Zamenhof post Rijeka gastas en Zagrebo

Spomenka Štimec

La bibliotekistino Karmen Delač-Petković el Maŝin-ŝipkonstrua Lernejo en Rijeka, la tria plej granda urbo de Kroatio kaj ĉefa haveno de la lando, ĉe la Adria Maro, de jam pli ol 35 jaroj organizas ekspoziciojn por siaj lernantoj en la menciita faka lernejo. En la jaro 2020, farante ekspozicion pri la holokaŭsto, ŝi ligis la temon al Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj lia vivsorto – ja lia tuta familio pereis en la holokaŭsto. La familion Zamenhof ŝi prezentas sur pluraj tabuloj de tiu ekspozicio.

La Esperanto-Societo el Rijeka helpis ke la ekspozicio venu al Zagrebo: la prezidanto Boris Di Costanzo persone transportis la ekspoziciajn tabulojn de inter la du urboj, kaj ekde la 1-a de aprilo 2021 ili estas prezentitaj en la Biblioteko Vjekoslav Majer, en la zagreba urboparto Zapruđe, sub la prizorgo de la bibliotekstino Vesna Radošević, mem esperantistino. La ekspozicio restos en la biblioteko dum la monato aprilo 2021. La biblioteko per la ekspozicio kontribuas al la memoro pri la trarompo de kaptitoj el la koncentrejo Jasenovac la 22-an de aprilo 1945, kiam 600 el 1073 malliberigitoj klopodis fuĝi. Nur 117 el ili sukcesis saviĝi.

Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kontentas povi publike memori pri Zamenhof kaj lia familio en la monato, kiam estas la datreveno de la morto de Zamenhof, la 14-an de aprilo 1917. Bedaŭrinde pro la kronvirusa epidemio ne estis permesate prizorgi pli nombran publikon, sed la tabuloj estas videblaj por preterpasantoj kaj pri la ekspozicio oni ankaŭ raportis rete.

Noto: Tiu ĉi artikolo inaŭguras la novan rubrikon Informado en la reta revuo Esperanto, subtene al la informagado de UEA, asocioj, grupoj kaj individuoj tutmonde. Tiu ĉi artikolo estis origine verkita por la kroata voĉa gazeto Tempo por 2021 (kiu ekde 1982 aperas en la retejo de KEL: http://www.esperanto.hr).