Kulturo

Merkredo, Novembro 4, 2020 - 16:52

Aperis la nova numero de la revuo "Turka Stelo".
Ĝi estas rekte legebla en la reto:
https://esperantoturkiye.wordpress.com

Mardo, Novembro 3, 2020 - 17:48
Lundo, Oktobro 19, 2020 - 21:43

Georgi Mihalkov – prezidanto de la ĵurio

En 2020 Bulgara Esperanto-Asocio sepan fojon organizis la Internacian Esperantan Literaturan Konkurson “Hristo Gorov - Hrima”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj.
Ĉijare en la literatura konkurso partoprenis Esperantaj verkistoj el Brazilo, Francio, Irano, Kongo, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Turkio, Germanio, Rumanio, Italio, Britio, Tanzanio, Tajvano, Armenio, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Nov Zelando, Bulgario. Ili sendis 17 rakontojn kaj 8 eseojn.

Organizanto de la konkurso estas Maja Gorova, vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, filino de Hristo Gorov.
Anoj de la ĵurio estas: Georgi Mihalkov – Bulgario, Laure Patas d’Illiers – Francio kaj Venelin Mitev – Bulgario

Premioj:
Por originala rakonto en Esperanto:

Unua premio: Ke vi povu vivi en interesaj tempoj - Massimo Acciai Baggiani - Italio
Dua premio: Opera kantisto - Georgi Marinov Mihajlov- Bulgario
Tria premio: Ni ne frotu la vitron! - William Graig - Nov-Zelando

Por originala eseo en Esperanto
Unua premio: Ĉu la interna ideo de Esperanto ŝanĝiĝas dum la 21 a jarcento - Paulo S. Viana – Brazilo
Dua premio: En defendo de la naturo - Stanislaw Polanowski - Pollando
Tria premio: Esperanto kaj Naturo - Tatjana Auderskaja

La gajnintoj ricevas valorajn premiojn.
La Internacia Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov - Hrima” elokvente montras, ke la originala Esperanto-literaturo estas tre grava por la Internacia Lingvo. La geesperantistoj el la tuta mondo ne nur ŝatas la literaturon, sed multaj el ili kreas valorajn Esperantajn verkojn.

Sabato, Oktobro 17, 2020 - 13:49


Profesoro pri ekonomiko SO Jinsu kun 2 aliaj duon-profesioj diverskarakteraj krom la ĉefa laboro: Esperantisto kaj Specialisto pri belarta bazaro.
Kiel li kunigas 3 laborojn? Li dividas tempon po trione por 3 laboroj. Li ĝuas prove iri nekonatajn vojojn.
Li diras ke Esperanto ja estas vivanta lingvo en diversaj flankoj de la mondo. Dank' al studoj kaj spertoj de 137 vojaĝoj en eksterlandon li klasifikas la landojn 3-nivele, de politika nivelo tra la ekonomia, fine al la kultura laŭ la grandeco de pokapa malneta nacia produkto.
Kaj li montras la teorion de la vivo, kiu konsistas el laboro kaj libera tempo. En juna aĝo oni laboru kun kultura agado en ripozo, kaj faru preparon por laboro dum pli aĝa vivo.
Ĵus li estis intervjuita de la plej forta ĉiutaga ĵurnalo en Koreio, Chosun Ilbo.
https://www.chosun.com/national/weekend/2020/10/17/GYPVKSSN4FD57HYPEXOKBDOYHY/

Ĵaŭdo, Oktobro 15, 2020 - 14:38

Joelle Rabu kaj Nico Rhodes de Nanaimo, Brita Kolombio, Kanado, faris la inaŭguran koncerton de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 1-a de aŭgusto. La koncerto prezentas kvar kantojn: La Vivo Rozas, Himno al Amo, Folioj de Aŭtuno kaj Ĉu Ĉi Foje. Nun eblas ĝin spekti ĉe UEAviva: https://youtu.be/yrJiXnY8Ppw #mondadest2020.
La koncerto okazis dum la Malfermo de la Virtuala Kongreso, kiu komplete ankaŭ re-spekteblas: https://youtu.be/Myk6O3eZhQ4
La VK okazis inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), organizata de UEA. Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo #Esperanto

Dimanĉo, Oktobro 11, 2020 - 07:09

Sara Spanò deklamas la poemon "Dankon" de Julia Sigmond,
kadre de la Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA 2020.
https://youtu.be/UrZ9zjd97JU

Merkredo, Oktobro 7, 2020 - 23:00

Miguel Fernández deklamas la poemon "Festa kanto" de Hector Hodler, kadre de VEKI-2020.
Laŭ Claude Gacond "Festa kanto" estas poeziaĵo pli folklora ol vere arta. Tamen ĝi bone respegulas la tiaman spiritostaton de la aktiva esperantistaro.

Lundo, Oktobro 5, 2020 - 19:21

Georgi Mihalkov – prezidanto de la ĵurio

En 2020 Bulgara Esperanto-Asocio sepan fojon organizis la Internacian Esperantan Literaturan Konkurson “Hristo Gorov”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj. La nomo de la konkurso estas “Hristo Gorov” - je la nomo de unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj.
Hristo Gorov naskiĝis la 18-an de julio 1908 en vilaĝo Brodi, en norda Makedonio, nun en Greklando. Dum la milito inter la balkanaj landoj en 1913 vilaĝo Brodi estis bruligita kaj la familio de Hristo Gorov fuĝis al Bulgario.

Ĵaŭdo, Septembro 24, 2020 - 19:49

"Sen Timo" estus kontribuo de Kajto al la Festivalo por la Paco de Unesko. La festivalo ne okazis, tamen "Sen timo" fariĝis manifesto, kiu lanciĝis ĉirkaŭ la 21-a de septembro, Tago de Paco!
Frukto de internacia kunlaboro inter esperantistaj artistoj, "Sen Timo" aŭskulteblas ĉe YouTube. La manifeston vi povas helpi per traduko en vian lingvon de la frazo "En paco ludi - sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti... estas rajto de ĉiu infano!!!". La tradukon oni devas sendi al Ankie kaj Nanne, de Kajto:
https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM

Merkredo, Septembro 23, 2020 - 00:41

Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el divers! aj kultur oj pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la montreala LKK antaŭ la Virtuala Kongreso. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE per http://akademio-literatura.org/ink aŭ mallonge.net/INK.

Paĝoj