Invito al la konkurso “Esperanto en Hanojo kaj mi”


Okaze de la fondiĝo de HANEA en la jaro 2021, por vaste varbi Esperanton, kaj la movadon en Hanojo, HANEA organizas konkurson kun temo "Esperanto en Hanojo kaj Mi". Ni deziras ricevi subtenon, kuraĝigon de tutmonda esperantistaro por la Movado per via aktiva, entuziasma partopreno kaj diskonigo pri nia konkurso al viaj amikoj, konatoj, membroj. ktp

1. Regularo de la konkurso
- Konkursanoj: Ĉiuj civitanoj en la mondo, kiuj scias la vjetnaman kaj Esperanton
- Ĉiu konkursaĵo devas klare mencii: kompleta nomo, naskiĝdato, sekso, adreso, nacieco
- La konkursaĵo povas esti en la formo de respondaro, skribaĵo, poemo, kanto, video, fotaro, pentraĵo, ktp
- La limdato por konkursaĵoj estas antaŭ la 16a de aprilo 2021
- La rezultoj estos sendotaj al ĉiuj gajnintoj, publikigotaj rete kaj en la fondiĝo-ceremonio de HANEA, la 30an de Majo 2021.
- La respondoj estu sendotaj al la Organiza Komitato per:

Retpoŝto: esperantoenhanojo@gmail.com
Poŝtadreso:
Informado-Oficejo de HANEA - KK
57, Tran Quoc Toan, Hanojo
(Sur la koverto, bv noti: “Esperanto en Hanojo kaj Mi”)

2. Demandaro de la konkurso:
Demando 1. Kiam kaj kie okazas la unua kongreso de Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA)?
Demando 2. Kiel nomiĝas la Prezidantoj de HANEA de tempo al tempo?
Demando 3. Kion vi scias pri iama Hanoja Junulara Organizo? (Nomo de la prezidanto, nomo de la organizo?)
Demando 4. Kiom da jaroj estas en unu mandato de la Komitato de HANEA? La nuna Komitato estas en kiu mandato? de kiu jaro ĝis kiu jaro?
Demando 5. Laŭ vi, kion HANEA faru por disvolvigi la Esperanto-movadon en Hanojo?

3. Premio de la konkurso:
a. Premio por grupoj/asocioj:
01 Unua Premio
01 Dua Premio
01 Tria Premio
b. Individuaj premioj:
01 speciala premio
01 unua premio
02 duaj premioj
03 triaj premioj
05 kuraĝigaj premioj

Bv. afable diskonigi tiun-ĉi inviton al viaj amikoj, konatoj, interesiĝantoj.
Por pliaj informoj, bonvolu kontakti:
Informado-Oficejo de HANEA - KK
57, Tran Quoc Toan, Hanojo, Vjetnamio
retpoŝto: esperantoenhanojo@gmail.com
Informoj pri HANEA en Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Hanoja_Esperanto-Asocio_(HANEA)