Hector Hodler: Pacisma sinteno ĉe la fondinto de UEA

La jaro 2020 estis proklamita la Hodler-Jaro kun diversaj eventoj en rilato kun la centa datreveno de la forpaso de Hector Hodler (1887-1920), kiu fondis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA). La Arkivoj Jura Brüschweiler (AJB), kunlabore kun Svisa Esperanto-Societo kaj UEA, volis konkludi tiun gravan jaron per aperigo de libro, kie la leganto malkovros informojn pri la vivo kaj la pensoj de tiu personeco, kiu profunde markis la Esperantistaron kaj la pacisman movadon de la komenco de la dudeka jarcento.

La libro havas 230 paĝojn kaj kostas en Svislando 36 CHF. La aŭtoroj estas sube prezentitaj. Ĝi entenas multajn bildojn, pentraĵojn, fotojn kaj manuskriptojn; ĝi entenas antologion, indekson, kaj abundajn fontindikojn. La libro estas mendebla en librovendejoj kaj per Amazon. La libro estas dulingva: en Esperanto kaj la franca. La tradukojn faris Mireille Grosjean.

Surbaze de ankoraŭ ne konataj dokumentoj la verko provas prezenti la vivon de Hector Hodler tra liaj pensoj kaj agadoj, de la junaĝaj lernejaj jaroj al la starigo de humanaj agadoj dum la unua mondmilito. Tiu eseo metas la junulon en la kuntekston, kie naskiĝis liaj unuaj ideoj, esploras profunde la demandon pri Esperanto, speciale en la rilato kun lia patro Ferdinand Hodler, aktualigas la sciojn pri la fondo de UEA kaj alportas novan lumon pri lia agado favore al la militkaptitoj.

Plie tiu libro substrekas la verkistan talenton de Hector Hodler. De la junaĝaj tekstoj energiplenaj kaj idesprucantaj ĝis la gazetaraj artikoloj regule verkitaj por la Revuo Esperanto, kiun li redaktis, Hector Hodler montriĝas kiel pensulo profunde enradikiĝanta en sia epoko, kiel homo kapabla konkretigi siajn surpaperajn ideojn en konkretajn agadojn, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas agnoskataj ne nur en la Esperanto-movado sed pli vaste tra la mondo.

La aŭtoroj

Marine Englert estas arthistoriistino kaj projekt-respondeculino ĉe la Arkivoj Jura Brüschweiler. Ŝi esploris kaj ordigis la dokumentaron pri Hector Hodler kaj gvidis la konkretigon de la libroeldonadon.

Charles Heimberg estas historiisto kaj profesoro pri didaktiko de historio en la Ĝeneva Universitato. Li verkis doktoran tezon pri la ĝenevaj laboristaj movadoj inter 1885 kaj 1914 kaj estas aŭtoro de artikoloj pri la didaktiko de historio.

Christian Lavarenne estas historiisto kaj esperantisto. Li verkis doktoran tezon pri la interna ideo de Esperanto kaj ties rolo. Li fakulas pri la diplomatiaj agadoj de Hector Hodler kaj specife pri la rilatoj de Hodler kun la Ruĝa Kruco.

Ulrich Lins estas historiisto, profesoro kaj fakulo pri la historio de la evoluo de la Esperanto-movado. Notindas lia verko La Danĝera Lingvo, kiu esploras la agadojn de la diktatorecaj reĝimoj kontraŭ Esperanto tra la dudeka jarcento. Tiu kvinligva verko baldaŭ aperos france.

La libro nun estas mendebla en la Libroservo de UEA je prezo de €33.90. Vidu: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9859