Kulturo

Mardo, Oktobro 26, 2021 - 19:08

Sara Spanò recitas la poemon "Fratinoj" de Krys Ungar (Williams). el la libro "Meznokto metropola" eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, en la BK-Festo (Ceremonio de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021).

Sabato, Oktobro 23, 2021 - 20:26

La 9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kanto, aŭspiciita de UEA, kulminis per Koncerto de Premiitoj, la 12-an de septembro 2021.
(https://eventaservo.org/e/EFEKantoj2021)
Legu la rezultojn (https://revuoesperanto.org/9_kanta_festivalo), ankaŭ aperintajn en la novembra numero de revuo Esperanto.

Ricevinte kelkajn petojn, ni publikigas la tekstojn de kantoj, kiuj ne aperis en la filmo de la Koncerto de Premiitoj
https://www.youtube.com/watch?v=Eqru6imwOJc
Ĝuu - aŭ reĝuu - la spektadon.

Sabato, Oktobro 23, 2021 - 20:05

Honora patronado

Universala Esperanto-Asocio, Prezi­dan­to de Vroclavo – Jacek Sutryk, EUROKKA, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, la Prezidanto de la Ko­misiono pri Edukado kaj Junularo – Bohdan Aniszczyk, Malsuprasilezia Federacio de Neregistaraj Organizaĵoj.

Amaskomunikila patronado

Juna amiko, Interreta Radio KSON, Interreta Radio Varsovia Vento.

Kategorioj

1. Solisto, 2. Koruso aŭ ensemblo, 3. En­-
studia registraĵo.
La aĝkategorioj: 1. 0-18 jaroj, 2. 19-54 jaroj, 3. 55-111 jaroj.

Ĵurio

La ĵurio – aro da internaciaj specialistoj (esperantistoj kaj muzikistoj) – pritaksis ĉefe la lingvan kaj muzikan ĝustecon. En kelkaj kategorioj la ĵurio decidis ne aljuĝi la unuan aŭ eĉ la trian premion, se la kvalito de la kantoj lingve aŭ muzike ne atingis la akcepteblan minimumon.

Ĵurianoj

Jean-Marc Leclercq (Francio), Anna Os­makowicz (Pollando), James Piton (Bra­zilo), Paulo Sérgio Viana (Brazilo), Nan­­ne Kalma (Nederlando), Małgosia Komarnicka (Pollando).

Vendredo, Oktobro 22, 2021 - 17:33

Kajto kantis "Bela rev" en la BK-Festo (Ceremonio de Disdono de Premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA).
La teksto de Ewa Grochowska ricevis Honoran Mencion en la branĉo "Kantoteksto" de la Belartaj Konkursoj de UEA-2021. Nanne Kalma komponis la muzikon.

Merkredo, Oktobro 20, 2021 - 21:20


La 20-an de oktrobro 2021 Hans Warren 100-jariĝus: Hans Warren (1921-2001) estis nederlanda aŭtoro. En 1989 aperis en Esperanto lia "Ŝtono de Helpo", ĉe Esperanto-Kultura Servo, Hago, laŭ traduko de unu el niaj majstroj, Gerrit Berveling. Disponeblas en la Libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org. Malkovru trezorojn! Bonvenu viziti kaj aĉeti en nia Libroservo.

Ŝtono de Helpo: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3632

Hans Warren (Vikipedio): https://eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Warren

Sabato, Oktobro 16, 2021 - 18:01

Ĉi infana kanto, estas parto de spektaklo nomata "Cuestión de pelotas" prezentita en la festivalo "OFF LICEU" en Barcelono.

Ĝi rilatas al centoj da miloj da infanoj ekspluatataj en diversaj partoj de la mondo.

Mardo, Oktobro 12, 2021 - 18:26

La teksto, verkita de Antonio Valén, ricevis la unuan premion en la branĉo "Kantoteksto" de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021. La melodion komponis Liven Dek. Antero Ávila faris la harmonizon kaj la orkestradon.

Lundo, Septembro 27, 2021 - 12:01

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj estas:

• Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
• Interkultura edukado per Esperanto
• Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
• Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto

Dimanĉo, Septembro 12, 2021 - 18:01

Spektu la Koncerton de la Premiitoj en UEAviva (youtube.com/UEAviva): http://youtu.be/Eqru6imwOJc

Vendredo, Junio 25, 2021 - 00:44

La komisiono pri Ĝemelaj Urboj de
UEA kaj Espéranto-Francel


Post la dua mondmilito naskiĝis forta kontraŭmilita sento. Popoloj de­cidis lukti kontraŭ malamo kaj ran­koroj per sociaj kaj kulturaj in­terŝan­ĝoj. Evidentiĝis en la 1950-aj jaroj, ke la plej bona rimedo por teksi fortajn internaciajn rilatojn estas labori skale de la plej baza demokrata komunumo: la urbo.
La 30-an de januaro 1956 la urboj Romo kaj Parizo ĝemeliĝis kaj decidis ekskluzivigi tiun rilaton per jena fra­zo: “Nur Parizo dignas je Romo, nur Ro­mo dignas je Parizo”. Rememorinte tiun troigeman aserton, la Roma kaj Pariza Esperanto-kluboj decidis revivigi tiun specialan rilaton en junio 2020. Dume, pluraj aliaj urboj en la mondo subskribis ami­kecan kaj partneran kontrakton kun Parizo, inter kiuj Tokio (1982), Tel-Avi­vo (1985), Berlino (1987), Madrido (2000) kaj Dakaro (2011).
Unuavice ni organizis ĉiumona­tan retan babilrondon kies temoj estis di­versaj: vojaĝoj, kuirarto, hejmbestoj ktp. En majo 2021 okazos la 10-a ba­bilrondo. Pri la dato kaj ligilo eblos informiĝi per Eventa Servo.

Paĝoj