90-jara jubileo (en la jaro 2019). La Esperantomuzeo en Vieno festas!
• Bernhard Tuider
Antaŭ 90 jaroj, la 1-an de aŭgusto 1929, okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam ĝi ĉiujare informas kaj surprizas milojn da personoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Inter 2016 kaj 2018 la Esperanto-Muzeo bonvenigis pli ol 55 000 vizitantojn.
En 1927 Felikso Zamenhof (1868–1933) donis la ideon por sistema Esperanto-dokumentado, kiam li proponis dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto en Danzig fondi internacian Esperanto-bibliotekon okaze de la 50-jara jubileo de la lingvo en 1937. Hugo Steiner (1878–1969), entuziasma esperantisto, ĉeestis la kongreson en Danzig, transprenis la ideon, sed ne volis atendi 10 jarojn. Tial li kreis tuj post sia reveno al Vieno muzeon, bibliotekon kaj arkivon pri Esperanto kaj planlingvoj, la asocion “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”. Pro tiu frua fondo ĝi nun estas la plej tradiciriĉa Esperantomuzeo kaj unu el la plej longdaŭre ekzistantaj lingvomuzeoj en la mondo.
Esencaj kialoj por tiu grava establo en Vieno estis ne nur la iniciatemo de Hugo Steiner, la relative granda disvastiĝo de Esperanto kaj ĝia publika signifo en la 1920-aj jaroj, sed ankaŭ la konkreta subteno de du aŭstriaj federaciaj kancelieroj, Johann Schober (1874–1932) kaj Ignaz Seipel (1876–1932).
La 30-an de septembro 1928 la Internacia Esperantomuzeo perkontrakte iĝis parto de la Nacia Biblioteko, la 1-an de aŭgusto 1929 la aŭstria prezidento Wilhelm Miklas (1872–1956) solene inaŭguris ĝin en la ĉeesto de ĉirkaŭ 600 gastoj el pli ol 30 landoj, inter ili ankaŭ Lidia Zamenhof, kiu donis festparoladon.
Post la inaŭguro la havaĵo rapide pliampleksiĝis, sed la pozitiva evoluo interrompiĝis en 1938, kiam la Gestapo, la nazia sekreta polico, fermis la muzeon. Post la milito ĝi denove malfermiĝis en 1947 kaj daŭrigis siajn multspecajn muzeajn, bibliotekajn kaj arkivajn servojn. Ekde 2005 la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj troviĝas en la teretaĝo de la Palais Mollard en Herrengasse 9.
Tie ĉiuj interesatoj povas malkovri gravajn publikaĵojn, objektojn, afiŝojn, arkivaĵojn kaj eĉ informojn per interaktivaj komputiloj, kiuj impone prezentas la rimarkindan disvastiĝon kaj la multflankan aplikon de Esperanto. La permanenta ekspozico ebligas al la vizitantoj ne nur fascinan enrigardon en la plej sukcesa planlingvo, sed ankaŭ en multaj aliaj konscie kreitaj lingvoj, ekzemple Volapük, Ido kaj la Klingona.
Aldone al la objektoj en la ekspozicio la Esperantomuzeo konservas kaj disponigas ĉirkaŭ 40 000 faldfoliojn, 35 000 volumojn, 25 000 gazeteltondaĵojn, 22 000 fotografaĵojn, 10 000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 3 700 diversajn titolojn de gazetoj kaj revuoj, 3 000 muzeajn objektojn, 1 500 afiŝojn, 1 200 sonbendojn kaj 66 antaŭlasaĵojn, postlasaĵojn kaj arkivojn de Esperanto-
asocioj, eldonejoj kaj gazetredakcioj. Tiu havaĵo zorge protektiĝas en plej moderna konservejo, kiu estas klimatizita kaj sekura kontraŭ incendio. Ĉirkaŭ 14 000 bilddokumentoj (fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj kaj afiŝoj), pli ol 1 200 libroj kaj 130 diversaj titoloj de periodaĵoj jam estas diĝitigitaj kaj rigardeblaj pere de la katalogo Trovanto, inter ili ankaŭ originalaj leteroj de Ludoviko L. Zamenhof.
Okaze de la 90-jara jubileo vizitantoj havas en 2019 dufoje la eblon partopreni specialan Esperanto-atelieron. La kulmino de la festjaro estos internacia scienca simpozio pri la temo “Esperanto, planlingvoj, lingvoplanado”, kiu okazos la 24-an kaj 25-an de oktobro 2019 en la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
Esperantomuzeo: https://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo
Kolekto por Planlingvoj: https://tinyurl.com/y38cbx8v
Diĝitaj dokumentoj: https://tinyurl.com/y5sbffhe
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la julia-aŭgusta numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.