Vaste kaj plurcele paroli pri Kulturo

• Fernando Maia Jr.
Kadre de la iniciatoj pri Kulturo ene de UEA ĵus estis inaŭgurita en la Reta Revuo Esperanto la rubriko Monda Kulturo. La esenca celo de la nova rubriko estas aperigi artikolojn prezentantajn elementojn de niaj diversaj kulturoj tra la mondo – muzika, literatura, pentrarta, kina, arkitektura, danca ktp. – kaj kulturajn aspektojn vastasence: popolajn morojn, lingvojn, tradiciojn, historiojn k.a.
Estas pluraj motivadoj malantaŭ tiu iniciato. La unua el ili temas pri tio, ke en tiu serio de artikoloj Esperanto estos pli la rimedo ol la rezulto, tiel ke nia komuna lingvo utilu kiel vektoro de la kultura diverseco de nia mondo. Tio rilatigas tiun agadon al la dua kaj deka artikoloj de la Manifesto de Prago kaj ankaŭ plenumas unu el la misioj de nia Asocio, nome plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj.
Tial, por ke ĝi povu vere speguli nian mondan diversecon, tiu nova rubriko estis pripensita por ke ĉiuj sentu sin liberaj kaj invitataj kontribui. Oni devas ĝin rigardi kiel platformon por engaĝi homojn kundividi la scion pri sia propra kulturo aŭ esplori pri aliaj. Tio cetere estas bona okazo por proksimigi al UEA esperantistojn, kiuj ne emas al primovadaj agadoj, sed amas kulturon kaj ankaŭ kolektivajn produktadojn. Aldona motivaĵo estas tio, ke la rubriko rolu ankaŭ kiel bona okazo por montri la uzon de Esperanto, kaj tial ĝi principe aperos nur en la reta versio de la revuo. Tiu eblo montri la Esperanto-uzadon povas okazi ne nur per tio, ke la artikoloj, estante en la Reta Revuo, estos nature alireblaj kaj kundivideblaj por ĉiuj, sed ankaŭ pere de tradukoj de alilingvaj prikulturaj artikoloj en Esperanton. Tio estas ĝuste la kazo de la unua artikolo de la rubriko, “Esplorante la rilaton inter finnoj kaj kafo”. Ĝi aperis post ĝentila permeso de la aŭtorino Pauline Curtet, kaj de la teamo de la retejo ThisisFinland, kie unuafoje aperis la artikolo. Curtet, ĵurnalisto i.a. de Le Monde, samkiel la redakcio de ThisisFinlad antaŭe, ne havis kontakton kun la uzo de la internacia lingvo Esperanto kaj tre scivolis pri la rezultoj. Post la aperigo de la traduko en nia Reta Revuo, UEA informis ilin, kaj ili kontente bonvenigis la inaŭguron de la rubriko.
Fine, kvankam la rubriko ne parolas pri Esperanto, ĝi ne bezonas ignori temojn sufiĉe aktualajn en Esperantujo. La inaŭgura artikolo mem nerekte tuŝas la 104-an UK en Lahtio, Finnlando. Tio okazis intence por ekzempli, ke Monda Kulturo povas iel rilati al aliaj iniciatoj en Esperantujo, kun implica reciproka riĉiĝo kaj ampleksiĝo de ĉiuj koncernataj agadoj.
Do, se vi emas mem verki viajn artikolojn aŭ post permeso traduki el aliaj lingvoj, UEA instigas vin aliĝi al tiu iniciato kaj antaŭdeziras bonan laboradon. Gvidlinioj por artikoloj cele al Monda Kulturo estas:
1. Strukture la artikoloj devos rilati al iu specifa kultura branĉo – Muziko, Beletro, Pentrarto, Kino, Kuirarto ktp. – aŭ al iu kultura aspekto – lingvo, moro, historio ktp. – kaj ankaŭ al iu lando, aŭ mondregiono.
2. Enhave oni estas kuraĝigata verki pri lokaj kulturaĵoj, por ke la serio rolu kvazaŭ mozaiko pri nia diverseco, sed bonvenas ankaŭ artikoloj pri komunaj kulturaj aspektoj tra la mondo.
3. La artikoloj estu averaĝe 500-1000 vortojn longaj. Kvankam por la Reta Revuo ne estas nuntempe grava limigo el ĵurnalisma vidpunkto, homoj ŝatas en la reto legi malpli longajn artikolojn; tamen oni povos ankaŭ interkonsenti kun la redakcio pri akcepto de pli longaj artikoloj, se la temo tion postulas.
4. Ĉiuj el la artikoloj havu bildojn/fotojn, sed ne estu problemoj pri la kopirajto – oni devas zorgi klare informi la aŭtoron de la bildo, indiki la fonton kaj la permesilon uzi la bildon, se ĝi ne estas mem propra kreaĵo.
5. Fine la proponatajn artikolojn oni sendu al redakcio@revuoesperanto.org kaj al fmaiajr@gmail.com.
Tiu iniciato kompletigas la strategiojn de UEA labori pri la fako Kulturo laŭ tri kampoj: la Esperanta, la organiza kaj la monda/internacia kulturo kaj tiu atingo ne okazus sen la kunlaboro kaj subteno de la Estraro de UEA kaj la redaktoroj de la Revuo Esperanto, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Sed ĝia vera florado okazos per la aliĝo de nia tutmonda Esperanto-komunumo, kiu povos trovi en tiu ideo oportunan okazon montri la buntecon de nia monda kultura manifestiĝo.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.