Gratulon, Trevor Steele, pro via 80-jariĝo!


Gratulon, Trevor Steele! Hieraŭ, la 14-an de majo 2020, unu el la plej famaj verkistoj de nia lingvo 80-jariĝas: Trevor Steele. Okaze de lia naskiĝtago ni bondeziras al li por plena sano kaj multe da ĝojo kaj espero – kaj invitas al ĉiuj relegi la intervjuon kun li aperinta en la marta numero de Revuo Esperanto en 2015: https://uea.org/l/?prenu=eo_mar15 – la revuo elŝuteblas senpage!

Esploru la verkaron de Trevor Steele en nia Katalogo. Entute estas 22 titoloj: https://katalogo.uea.org/katalogo.php

Esploru pri li ankaŭ ĉe la reta revuo: https://revuoesperanto.org/search/node/steele

UEA estas ege dankema al tiu aŭtoro. Trevor Steele estas konstanta subtenanto de la Belartaj Konkursoj de UEA kiel juĝkomisionano. Lia libro "Dio ne havas eklezion" (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9255) furoris en 2016 kun pli 50 ekzempleroj venditaj.

Certe donaco al aŭtoro estas legi lin. Gratulon, Trevor!