Lundo, Junio 30, 2025 - 19:15

Same kiel en pasintaj UK-oj okazos en Brno (Burno) la Faka Forumo, dum kiu Fakaj Asocioj povos prezenti siajn aktivecon kaj perspektivojn por estonta agado kaj kunlaboro. Aparta temo por la ĉi-jara Faka Forumo estos la sinprezentado de Fakaj Asocioj en la Almanako, kiun UEA iniciatas anstataŭ la Jarlibro, lastfoje aperinta en 2018. Por ebligi bonan planadon de la evento, reprezentantoj de Fakaj Asocioj kiuj intencas partopreni, bv. informi la estraranon pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amri@huji.ac.il.

Dum la UK en Brno okazos ankaŭ disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, kiu estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje ĝi estis disdonita en 2023 en Torino.

La limdato por proponoj estis plilongigita ĝis la 15-a de julio.

Lundo, Junio 30, 2025 - 12:26


Foto: (Regiono de Graz/Steiermark.com).

Por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la kongresurbo.

Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia Respubliko. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno, proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo. Graciplena urbo.

Sabato, Junio 28, 2025 - 18:58

Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco.

La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.

En la lasta eldono estis subvenciitaj entute 7 bibliotekoj, 4 en Eŭropo (KoToPo, Francio; Interkultura Centro Herzberg, Germanio; Sevila Esperanto-Asocio, Hispanio; Triesta Esperanto-Asocio, Italio), 2 en Ameriko (Biblioteko Ary Zamora (Gaŭĉa Esperanto-Asocio), Brazilo; Kuba Esperanto-Asocio, Kubo) kaj 1 en Azio (Esperanto-Muzeo Jokohama, Japanio).

Vendredo, Junio 27, 2025 - 18:08

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:

147 | Abundaj sciencaj aktivaĵoj en Esperantujo ĉi-somere kaj nova lernolibro de Wandel
149 | Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2024
158 | Spezokonto

Ĵaŭdo, Junio 26, 2025 - 19:50

Kun profunda bedaŭro, UEA informas pri la forpaso de Josep Franquesa i Solé (1936-2025) la 23-an de junio 2025, en la aĝo de 88 jaroj. Li estis Honora Membro de UEA, pro siaj gravaj kontribuoj al la movado en Katalunio, Hispanio kaj al la komerca aplikado de Esperanto kiel labor- kaj faklingvo.

Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en San Feliu de Codines. Tie, li eklernis la internacian lingvon kiel adoleskulo. Profesie, li iĝis entreprenisto. Li havis longan komercan karieron sur multaj kampoj, ekzemple pri kokinbredado, varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu kariero, li disvolvis aktivan kaj longdaŭran praktikon pri aplikado de Esperanto en komerco, precipe por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Li aktive agis en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Por rakonti lian duonjarcentan agadon pri Esperanto kaj komerco, li verkis la eseon Malgranda estas bela, grava kaj interesa (2003).

Merkredo, Junio 25, 2025 - 12:39

En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam tri verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265); en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819); kaj en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912). En 2024 la Akademio decidis ne aljuĝi la premion.

Merkredo, Majo 21, 2025 - 16:19

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la junia numero:

123 | Strategia laborplanado por Universala Esperanto-Asocio
127 | UEA respondas: Ses aktualaj demandoj
128 | Faka agado | Eventoj: Dimanĉaj Zoom-Kunvenoj de IKEF: nova ritmo por komerca kaj kultura Esperanto-movado

Sabato, Majo 10, 2025 - 19:27

La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon.

Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel, ni bezonas ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj.

Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj antaŭenigu decan laboron kaj egalajn ŝancojn. Justeco kaj inkluzivo estas la ŝlosiloj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj. En tiu vojo, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti.

Mardo, Aprilo 29, 2025 - 22:18

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 09-a ĝis la 12-a de majo 2025: http://retoso2025.tejo.org

La evento enhavos diverstipajn programerojn inkluzive la koncertojn, atelierojn, prelegojn kaj interagajn programerojn. La programtabulo baldaŭ aperos en la retejo de Retoso.

Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj. Vi povas aliĝi ĉi tie por aperi en la listo de aliĝintoj kaj ricevi ĉiujn gravajn informojn pri la evento. Alikaze, unuopaj programeroj libere alireblos de la programtabulo. La programtabelon kaj pliajn informojn oni povas ankaŭ trovi en la Eventa servo (http://eventaservo.org/e/retoso2025)

Oni povas kontribui al la programeroj per ĉi tiu ligilo : http://mallonge.net/kontribuu-al-retoso2025

Paĝoj