111-a UK, Graz: Premi-ceremonio de la 5-a Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5) okazos en Graco. Komuniko 1317

La kvina eldono de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK-5), lanĉita sub aŭspicio de UEA dum la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo (Tanzanio) kun la temo "La detalo kiu ŝanĝas ĉion", atingos sian kulminon dum la 111-a UK en Graco (Aŭstrio). La premi-ceremonio, dum kiu estos anoncitaj la gajnintoj de la konkurso, okazos la 2-an de aŭgusto en la salono Dobrzyński je 13:00.

UEA kore invitas ĉiujn kongresanojn kaj ŝatantojn de Esperanta literaturo ĉeesti la premi-ceremonion por ekkoni la premiitajn verkojn kaj partopreni legosalonon dum kiu partoprenantoj povos legi finalistajn novelojn en novelareto speciale preparita por ĉi tiu evento.

Multnombra partopreno en INK-6

Intertempe, lastjunie estis ricevitaj la lastaj kontribuaĵoj al la sesa eldono de INK (INK-6), kun la temo “Proksime al la celo”. Entute alvenis 2030 konkursantaj noveloj de aŭtoroj el 69 landoj en Norda kaj Suda Amerikoj, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio.

En aprilo 2027 la partoprenintoj de INK-6 estos informitaj ĉu ili estas finalistoj de la konkurso. La gajnintoj estos anoncitaj en julio 2027, kadre de la 112-a UK en Melburno/Narrm (Aŭstralio).

Informoj kaj kunlaboro

En la retejo de Bobelarto (bobelarto.ink/) troveblas ĉiuj informoj kaj novaĵoj pri la gajnintoj, la novelaroj kun finalistaj noveloj de la konkurso kaj la novaj eldonoj de INK en kiuj verkistoj estas invitataj partopreni.

Universala Esperanto-Asocio antaŭgratulas ĉiujn finalistojn kaj gajnintojn de la konkurso kaj dankas al Akademio Literatura de Esperanto kaj al Bobelarto pro sukcesa kunlaborado kun la Asocio en la organizado de INK.

El la Gazetaraj Komunikoj