Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto” 2026: alvoko al kandidatiĝo. Komuniko 1298

Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncas la konkurson “Plej bona reganto de Esperanto” 2026, kiu celas rekoni kaj instigi altan lingvan nivelon inter uzantoj de Esperanto laŭ la plej alta nivelo C2. Individuoj estas alvokataj partopreni!

La iniciato estas ligita al la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto,. Pri la KER-ekzamenoj en 2026 oni legu detale ĉe uea.org/gk/1297. Per tiu ĉi konkurso UEA emfazas la gravecon de preciza, flua kaj nuancoriĉa lingva esprimkapablo en Esperanto.

La konkurso estas malfermita al ĉiuj, sendepende de devenlando aŭ profesio. Tamen estas kuraĝigataj partopreni la konkurson:

• individuoj kun elstara lingva nivelo en Esperanto;
• personoj tiaj proponitaj de landaj aŭ fakaj asocioj;
• aktivuloj, instruistoj aŭ verkistoj, kiuj havas la kapablon altnivele uzi Esperanton.

Kiel kandidatiĝi?

Detalaj informoj pri la kondiĉoj kaj la kandidatiĝa procedo troviĝas ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/konkurso. Konkursanto devas aliĝi al la kompleta C2-ekzameno ĝis maksimume la 1-a de julio 2026 pere de la aliĝformularo ĉe https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. Okaze de pliaj demandoj skribu al ker-ekzamenoj@edukado.net.

UEA aparte alvokas ĉiujn Esperanto-organizaĵojn, landajn asociojn, instruistojn kaj aktivulojn vaste diskonigi la konkurs-alvokon por ke ĝi atingu kiel eble plej multajn talentajn kandidatojn tra la mondo.

Celo de la konkurso

La konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj, kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn. Intervjuo kun la gajnintoj de la C2-konkurso en 2025 troveblas ĉi tie: https://youtu.be/FpYeIAXIuqU

Donaci por la konkurso

Donacoj por subteni eventuale nepagipovajn kandidatojn aŭ la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj bonvenas al la Konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko.

Pliajn informojn pri la ĝisnunaj C2-ekzamenoj kaj ties trapasintoj vi povas ekscii el la ĵuspretigita filmeto de la KER-Ekzamena Centro de UEA: https://www.youtube.com/watch?v=kTtT13EiYJ4.

La C2-nivelaj ekzamenoj okazos ĉi-jare surloke dum 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graco, Aŭstrio, aŭ rete. Se vi venos al Graco, aliĝu al la UK ĉe https://uk.esperanto.net.

El la Gazetaraj Komunikoj