Rakonto pri la sola oficiala kurso en Tajvano, kiu 18-jariĝis!

Koron-viruso tute ne haltis la kurson dum 2 semestroj

Reza Kheirkhah

Kiam en la jaro 2000 mi translokiĝis al Tajvano, en la gubernio, kie mi loĝis, absolute ne troviĝis esperantistoj. Kontraste kun mia antaŭa loĝlando Japanio, kie mi dum 10 jaroj laboris profesie kiel esperantisto, ĉi-tie mi devis ŝanĝi mian laboron al tiu de la angla instruisto!

La unua kurso

Sed kiam pasis du jaroj mi sukcesis konvinki la estron de la lernejo, kie mi instruis anglan por enkonduki Esperanton en ties eksterkursa lecionaro, la afero pli kaj pli ŝanĝiĝis. Tiu lernejo, unu el la plej grandaj en sudo de Tajvano, nomiĝas Pingrong kaj tiam havis pli ol 3000 studentojn en la 10-a ĝis 12-a gradoj de la lernejo. En la jaro 2002 la unua kurso komenciĝis kun partopreno de ĉ. 20 lernantoj. Kaj, kvankam la minimuma nombro por malfermi similajn kursojn estis 40, por tiu ĉi kazo oni estis pli fleksebla, ĉar Esperanto estis tute ne konata tiam.
Tiam mi ne povis imagi. ke la kurso dum 18 jaroj daŭros ĝis 2020. Dum tiuj jaroj ĉiujare pli-malpli la averaĝa nombro de la kurso-partoprenantoj estis 20. Cetere, dume ni havis gastojn en nia kurso, iuj el ili estas famaj tutmode kiel: Jorge Camacho, Mireille Grosjean, Lee Jung-kee kaj multaj aliaj el tre diversaj landoj.

Internacieco de la kurso

Kaj ni dum multaj jaroj komencis korespondadon kun similaj Esperanto-kluboj tra la mondo ĉefe el Japanio, Koreio kaj Eŭropo. Iuj el niaj lernantoj partoprenis niajn internaciajn eventojn kiel Zamenhof-Festo. Nia lernejo konfesis ke nia kurso inter pli ol 60 kursoj similaj de la lernejo estas la plej internacia.
Krome la sola biblioteko en Tajvano, kie troviĝas multaj Esperantaj libroj, gazetoj, kaj aliaj materialoj estas en tiu lernejo. Antaŭ jaroj ni gajnis la premion, per kiu ni povis havigi pli da Esperantajn librojn donacitajn de iu fonduso por riĉigi Esperantajn bibliotekojn.

Kaj ĉi-jare malgraŭ la disvastiĝo de koronviruso ankoraŭ nia lernejo havis tiun kurson, kiu dum la tuta eduka jaro daŭris laŭplane, kaj 10 lernantoj finis la kurson kaj ricevis la atestojn.
Dum dek kelkaj jaroj de la komenco de la kurso Reza estis la ĉefa instruisto kaj S-ino Ingrid Chuang estis la asistanto. Sed dum la lastaj 4 jaroj la pozicio ŝanĝiĝis kaj Ingrid fariĝis la ĉefa instruisto kaj Reza la asista!
Plej multe uzata lernolibro en niaj kursoj estis la libro verkita de Stano Marček nomata “Esperanto per rekta metodo”. La libro bone servis la lernantojn!
En multaj landoj oni konsideras 18, kiel la aĝon de maturiĝo kaj plenkreskuliĝo. Do jen la kazo pri nia kurso!