Oazo en dezerto? Pri la tiĥvina Esperanto-klubo

Mikaelo Bronŝtejn

1. Prefaceto

En 1972 post diplomiĝo mi venis al antikva urbeto Tiĥvin, Leningrada regiono, por ekofici kiel inĝeniero pri elektro en la granda uzino, viviganta la tutan urbon.
Apude (distanco de 200 km laŭ la rusa skalo estas apudeco), apude situis la grandurbo – Leningrado, tie bolis kaj bobelis esperantista vivo en kelkaj kluboj. Estis ĝojiga fakto por mi. La ensemblo “Eterna muziko” prezentis en Esperanto kantaĵojn el la epoko de caro Petro la Granda. En la fama Domo de verkistoj dum la famaj buŝaj almanakoj “Unuafoje en la rusa” estis prezentata ankaŭ Esperanto-poezio. Leningrada Esperanto-teatro, konsistanta el kekaj ĉarmaj kaj talentaj junaj aktoroj, ĉiujare, aŭ eĉ dufoje en unu jaro ĝojigis la publikon pli-malpli amasan per novaj teatraĵoj “Hamleto”, “Gabrovaj ŝercoj”, Ĉehov… Kaj ĉefe – okazadis regulaj kunvenoj de esperantistoj en la loko ege impona, en la Kavalira halo de la Palaco de amikaj ligoj kun eksterlando, kiun la esperantistoj ricevis dank’ al klopodoj de eminenta esperantisto kaj urbano estimata de lokaj oficialuloj - Simeono Podkaminer. Malgraŭ la “ferkurtena” epoko eĉ la tiama prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin bonŝancis viziti Leningradon por semajnfino kaj sukcese prelegi por konsiderinde amasa esperantista publiko.
Krom la regiona ĉefurbo signoj de E-vivo estis troveblaj apud la finna landlimo, en Viborg, kie pli-malpli aktive funkciis esperantista grupeto. Unuopuloj, posedantaj la lingvon, loĝis ankaŭ en kelkaj aliaj urbetoj de la regiono; fojfoje ili partoprenis en la leningradaj eventoj.

2. Starto

Ofte kaj volonte vizitante la grandurbajn aranĝojn mi revis trovi samideanojn ankaŭ en mia nova loĝloko - por interkomunikiĝo kaj eventuala fondo de E-klubeto. Dum la unua jaro de mia vivo en Tiĥvin troviĝis neniu. Sed samtempe kun la ekserĉo en septembro 1972 mi vizitis la mezlernejon proksiman al mia loĝejo kaj, ricevinte konsenton de la direktorino, lanĉis E-kurson por pliaĝaj lernantoj. Venis al mia kurso ĉ. 30 geknaboj; la ekzamenon atingis 7. Tiuj ĉarmegaj infanoj iĝus bona kerno de onta klubo, sed nur portempe, t.e. por unu-du jaroj – ĝis la fino de la mezlerneja kurso kaj preskaŭ certa foriro por studentiĝi en iu granda urbo. Do dume ni restadis ligitaj al la mezlernejo, kie en la lernojaro 1973-74 mi organizis novan kurson kun helpo de la antaŭaj kursfinintoj. Kun miaj “paseretoj” mi faris kelkajn turistajn marŝojn por paroligi ilin, apartiginte de la hejmo, krom tio po 4-5 geknaboj vizitis kun mi amasajn E-aranĝojn - BET en Latvio, 1973 kaj SEJT apud Volga, 1974.
Intertempe tamen evidentiĝis, ke en Tiĥvin estas almenaŭ du esperantistoj krom mi kaj la infanoj. Ambaŭ – ege interesaj personoj, kiuj ne aktivis nur pro la opinio, ke E-o jam malaperis en la mondo ekster Tiĥvin. Nu – manko de oficialaj informoj pri Esperanto en tiu epoko estis parto de la ŝtata politiko, do por aktivigi la personojn necesis nur pruvi misecon de ilia opinio. En la junulara E-tendaro de 1974 mi sukcesis agiti plian spertan esperantiston por loĝi kaj labori en Tiĥvin. Li, devige militservinta dum du jaroj post la universitata diplomiĝo, estis ĵus malmobilizita kaj volonte akceptis mian proponon. Tiel aperis la firma homa bazo kaj ni kvarope sukcesis konvinki lokajn oficialulojn pri bezono kaj utilo de urba “klubo de internacia amikeco”. Ĝi estis oficiale fondita en 1975. Ni ricevis klason por instrui en la urba Kulturdomo kaj – iom poste – du ĉambrojn en kvarĉambra apartamento. La najbarajn du ĉambrojn ricevis la klubo de fotoamatoroj, kio estis tute ne malbona najbareco.

3. La homoj

Kelkajn vortojn mi diru pri la fondintoj.
Nikolaj Zverev (1913-2003) estis jam emerito, kiam mi konatiĝis kun li. Denaska tiĥvinano, li lernis Esperanton en la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam en la urbo dum iom da tempo funkciis kurso, gvidata de iu eksa revolucia maristo. Antaŭ la dua mondmilito Zverev jam perfekte regis ankaŭ la francan. Dum la milito li atingis kolonelan rangon kaj poste dum kelkaj jaroj oficis kiel militataŝeo ĉe la sovetia ambasadejo en Francio. Post la emeritiĝo, ŝarĝita per multaj sociaj taskoj, Zverev ne povis tro aktivi por Esperanto, sed lia aŭtoritato de la Honora urbano grave helpis nin. La funebraĵoj pri li okazis kun formale preskribitaj miltistaj honorigoj.

Nikolaj Zverev
Vladimir Gakalenko (1939-2003), inĝeniero, lerninta E-on memstare. En la sepdekaj jaroj li estris la urban turistan klubon kaj donis al mi praktikan asiston ĉe la organizo de la turismaj marŝoj por miaj unuaj lernantoj. Ege pedanta persono, Vladimir dum la tuta vivo en Tiĥvin kolektadis kaj ĝustigis maparon de la distrikto. Kiam aperis la bezono, li ne pigris per sia klara skribmaniero prepari E-rusan vortaron por 2 mil vortoj kaj sukcesis multobligi ĝin en la fako, kie li oficis. Kelkajn jaroj antaŭ la fino de la jarcento pro malsano de la patrino, loĝinta en Krimeo, li forveturis tien. Lia subita forpaso estis ŝoka por ni.
Aleksandro Kogan (1949) estas ĝuste la junulo, kiun mi venigis per agitado post la junulara tendaro. Li loĝiĝis en Tiĥvin en 1975 kaj tuj ekaktivis en lokaj junularaj organizaĵoj. Fakte estas li, kiun ni devas danki pro la ricevita kluba apartamento, pro fojfoja monhelpo, kiun provizis al la klubo la uzina sindikata komitato, kaj pro multaj aliaj utilaj agoj. En 1987 li, versimile kun bonŝanco por li mem, sed bedaŭrinde por la klubo, edziĝis al dana esperantistino kaj ekde tiam loĝas en Kopenhago.
La kursoj por plenaĝuloj riĉigis la novfonditan klubon je multaj aktivaj gejunuloj. Mi menciu nur la plej plejajn.

Vladimir Gakalenko kaj Aleksandro Kogan
Zoja Kaĉalova (1956 – 2015), inĝenierino, venis al mia kurso en 1978, sed en 1979 ŝi jam mem gvidis la kurson por komencantoj. Ŝi estis motoro de niaj amasaj aranĝoj, turistaj marŝoj, vojaĝoj al UK-oj kaj aliaj E-aranĝoj en kaj eksterlande. Ve, la 1-an de majo 2015 ŝi pereis dum kanotado en unu el la plej danĝeraj riveroj de la regiono.

Zoja Kaĉalova
Viktor Kandalinskij (1950), lingvoinstruisto, interpretisto, esperantiĝis en 1979 en la kurso de Zoja, dum multaj jaroj prezidas la klubon kaj gvidas kursojn.
Aleksandr Belov (1954), inĝeniero, ekde 1993 – librovendisto, esperantiĝis en 1978. Konstanta kasisto de la klubo. Dum jardekoj li okupiĝas pri maraton-kurado, trakurinte ĝis nun pli ol 250 maratonajn distancojn en Rusio kaj en aliaj eŭropaj landoj.
Vera Vlasova (1956) instruistino pri pianludo, esperantiĝis en 1985. Ŝi prizorgas artan agadon en la klubo, preparas koncertajn programojn por E-aranĝoj rusiaj kaj eksterlandaj, ern kiuj partoprenas la tiĥvinaj esperantistoj.
Nepre direndas, ke ĉiuj ĉi personoj estas konataj kaj estimataj en la regiono pro siaj atingoj sen rilato al Esperanto, tamen ja per tio ili grave kontribuas al la aŭtoritato de la klubo.
Ĉagrenigas nur unu nekontestebla fakto: junaj kursfginintoj ne longe restas en la klubo. Ne pro ia disreviĝo pri la lingvo, sed pro impeto foriri al la lokoj, kie ĉeestas pli da eblecoj ricevi pli altnivelan kleron, pli alte salajratan oficon, pli sukcese karierumi. Tiuj ĉi okupoj forprenas la tutan ilian tempon kaj puŝas flanken ĉion ceteran, do ili ne plu aktivas kiel esperantistoj kaj nur ĉe neoftaj venoj al la naskiĝurbo foje vizitas ankaŭ la klubon.

4. La eventoj

Cetere, ne estas eĉ eta kaŭzo por plendi pri malaktiveco de la kluba vivo. Certe, la soveta epoko diktis al ni specifajn metodojn de kluba agado, sed ankaŭ tiuj metodoj permesis montri utilecon de Esperanto por la internaciaj kontaktoj. La internacia ekspozicio de infandesegnaĵoj, aro da prelegoj farita laŭ insista invito de la societo “Scio”, ensemblo de “politika” kanto kaj aliaj aktivaĵoj de la klubo en la soveta epoko famigis la esperantistojn en la urbo. Aldoniĝis ankaŭ la famo inter la tutlanda esperantistaro, dank’ al la junulara tendaro (SEJT-18), organizita apud Tiĥvin en 1976 kun ĉ. 300 partoprenintoj. Tiu evento meritas apartan ĉapitron, do mi referencu al miaj “Legendoj pri SEJM” (Impeto, Moskvo, 2006), kie tia ĉapitro ĉeestas.
En 1982 por naŭ jaroj mi forveturis el Tiĥvin, trovinte bonan oficon en la fora norda regiono de la lando. Ĉe miaj neoftaj kaj nelongaj vizitoj al la urbo tiutempe mi kun plezuro kaj kontento konstatadis daŭre multeventan vivon de la klubo. El inter la kursfinintoj venis en la klubon novaj aktivaj gejunuloj, prezentante novajn aktivecojn kiel ekz. radioamatora agado aŭ kanotmarŝoj esperantistaj. Sen ebleco viziti aliajn landojn, la klubanoj tamen ofte kaj amase partoprenis en E-aranĝoj ene de Sovetio – en tendaroj kaj boatadoj en Ĉebaltio, SEJT-oj en Uzbekio, Kazaĥio k. aliaj lokoj.
Reveninte en 1990 mi fakte trafis en alian landon. La disfalo de Sovetio kaŭzis multajn problemojn sed ankaŭ multajn avantaĝojn por la agado de la klubo.
La plej grava estis perdo de la klubejo. La granduzino, kiu ofertis tiun por ni, kolapsis, kaj nia klubejo estis ludonita kiel kontoro al iu privata entreprenisto. Sed la urbestraro trankviligis nin, ke, ĉiuokaze, ni havos ĉambron por klubkunvenoj kaj E-lecionoj en la urba kulturdomo. Bonvolo de la urbestraro baziĝis sur la senduba fakto ke la klubo estas praktike utila por la urbo. Dum vigliĝo de internaciaj kontaktoj, en la plej malfacila tempo por la rusia loĝantaro niaj alilandaj amikoj helpis per konkretaj agoj. Ekz., la grupo de francaj esperantistoj veninta al Tihvin el la ĝemelurbo ricevis peton de sia urbestro esplori bezonon de la tiĥvina legomprodukta entrepreno pri plasto por forcejoj kaj informiĝi pri kvanto de ĉaretoj por handikapitaj infanoj. Do parton de sia restadtempo la francoj anstataŭ ekskursi dediĉis al tiuj taskoj. Rezulte la tihvinanoj ricevis plaston, kiu ebligis provizon de freŝaj legomoj; ankaŭ kelkaj infanoj-handikapitoj ricevis la ĉaretojn, kiuj tiutempe entute ne estis akireblaj en Rusio.

Francaj esperantistoj en Tiĥvino
Ĉiujare de septembro ĝis majo en la klubejo okazas kurso por komencantoj, funkcias ankaŭ grupo por progresantoj; dum kelkaj jaroj ni havis eĉ traduk-metiejon, kiu, bedaŭrinde, ne plu funkcias. La klubkunvenoj okazas en la tria ĵaŭdo de ĉiu monato – same ekde septembro ĝis majo, kaj ni fermas ĉiun agadsezonon per la kluba Elurbiĝo, t.e. tuttaga marŝo en arbaron por kanti, ludi kaj manĝi ŝaŝlikojn en freŝa aero.
En 1999 la tihvina klubo sukcese organizis junularan E-tendaron kun partopreno de pli ol 250 personoj el ĉiuj regionoj de la lando. Ekde tiam ni regule invitas gastaron por amasaj E-aranĝoj, i.a. Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) iĝis tradiciaj, okazantaj ĉiun kvinan jaron. En 2004, 2009, 2014 kaj 2019 TEMojn kun riĉa dektaga programo partoprenis ĉiufoje inter 90 kaj 130 geesperantistoj.
La klubanoj aktive partoprenas ankaŭ en E-aranĝoj enlande kaj en aliaj landoj. La plej granda grupo (11 personoj) iris en 1998 al UK en Monpeliero, ankaŭ en aliaj UK-oj ekde 1992 la tihvinanoj estis reprezentitaj. Krom la Universalaj Kongresoj nin allogis la eventoj en Germanio, kiel PSI kaj IF, Baltaj E-tagoj, Rusiaj E-tendaroj. Ni volonte interŝanĝas vizitojn kun la amkoj en la franca kaj finna ĝemelurboj de Tiĥvin.
Konstanta ĉeesto de la klubo en la kultura kaj sporta vivo en la urbo vokas atenton de la amaskomunikiloj – lokaj kaj regionaj, tiel la loĝantaro estas bone informita pri la agado de la esperantistoj. Eĉ la fakto ke en unu el la urbaj librobutikoj funkcias fako de libroj en Esperanto – supozeble, ununura en la lando – estas mirinda por la vizitantoj.

Rusiaj Esperanto-Tagoj

Tiĥvinaj Esperanto-Tagoj

5. Resume

La kronvirusa pandemio iom taŭzis la planojn por 2020, por nia jubilea jaro. Por decembro estis planita granda festa programo, kiun ni, bedaŭrinde, prokrastis pro la sanitariaj limigoj kaj malpermesoj aktualaj ankaŭ en nia eta urbo. Certe, la festo okazos – ni esperas ke en printempo 2021, kaj ni lasas validaj ĉiujn invitojn al partopreno, senditajn al la amikaro monda.
Pli bedaŭrinda estas la okulfrapa ŝrumpo de la esperantista aktivado en la regiono. La fajreto de la movado en Viborg komplete estingiĝis, ankaŭ la najbara grandurbo Sankt-Peterburgo montras sian aktivecon en Esperanto nur per neoftaj kaj tute nemultenombraj kunvenetoj.
Ĉu do Tiĥvin restas nun unusola oazo esperantista en la tutregiona dezerto? Eĉ se tiu aserto estas vera, ni ne emas malaktiviĝi, kaj almenaŭ en videble proksima tempo Esperanto vivos en Tiĥvin.

La teamo de Tiĥvinaj Esperanto-Tagoj