La ILEI-kongreso 2021 en Benino


Pro diversaj pandemiaj kaj organizaj malfacilaĵoj la Estraro de ILEI decidis dum sia lasta retkunsido 2021/01/12 translokigi la ILEI-kongreson 2021 al Benino, al ĝia ekonomia ĉefurbo Kotonuo. La loko estis elektita pro diversaj kialoj: trankvila lando kun favorprezaj kondiĉoj, relative sekura rilate al koronviruso, lerta loka Esperanto-movado, longaj interrilatoj kun ILEI, UEA kaj TEJO.

La kongreso okazos de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto, por eviti kolizion kun aliaj planataj famaj Esperanto-renkontiĝoj.

La Estraro arde petas membrojn, kiuj ŝatus partopreni en la ILEI-kongreso en Benino, anonci sin. Tiel multe pli facilos plani la preparadon. Ne temas pri tuja aliĝo, certe, ĉar decido mem dependas de multaj cirkonstancoj kaj postulas detalajn pripensojn. Tamen simple anonci, ke “mi intencas partopreni kaze de favora situacio” – tio ege helpos en preparado de la kunveno.

La kongreso estos hibrida: fizika (se eblos) kaj virtuala. La Estraro interkonsentis, ke firma definitiva decido pri fizika kunveno okazos ne pli frue ol komence de junio, du monatojn antaŭ la kongreso. Tion postulas la nuna epidemia situacio.