De ideo al agado

Kiel realigi vian strategian vizion per konkretaj agadoj, kadre de projektoj subvenciitaj de EU

Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj estrarano respondeca pri Eŭropo
Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA kaj estrarano respondeca pri Landa Agado
Francesco Maurelli, direktoro de Kosmo Strategio

Karaj Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA en Eŭropo,
Ĉu vi iam havis - aŭ nuntempe havas - ideojn, kiujn vi volus realigi kadre de via Landa/Faka Asocio, sed la ideoj neniel kreskis pro manko de financado aŭ de konkreta plano?
Ĉu vi volus prezenti al la institucioj, kion oni atingas pere de Esperanto?
Ĉu vi ŝatus informiĝi pri subvenciebloj kadre de la nova sepjara programo Erasmus, la posteulo de Erasmus+?

Ni do invitas vin al kunsido organizata de Kosmo, kun kiu UEA kontraktis por helpi financi projektojn, kiel ekzemple trejnadojn, internaciajn agadojn ligontajn diversajn landajn kaj lokajn asociojn tiel plenumante komitatan decidon plu progresi en tiu ĉi grava fako pri organiza evoluado. Vi bonvenas partopreni en interaktiva sesio, la 20-an de februaro, je 18:00 UTC, dum kiu eblos kunpridiskuti la avantaĝojn kaj oportunojn, kiujn via Landa/Faka Asocio povas ricevi danke al EU-subvenciitaj projektoj.

Dum la sesio vi ekscios pri sukcesaj spertoj de aliaj organizoj, kiuj jam realigis projektojn danke al la financa subteno de EU. Vi ankaŭ povos starigi demandojn, informiĝi pri subvenciebloj, interŝanĝi ideojn kaj tiel pli konkrete imagi kiel ankaŭ via Esperanto-organizo povus pluevolui danke al similaj projektoj.

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la aliĝilon ĝis la 18-a de februaro: http://bit.ly/projektoj -
ju pli frue, des pli bone, por taŭge aranĝi la eventon!
Ni atendas vin!