Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco en Montrealo

Orlando E. Raola
Organizanto de EK 2020

La organizantoj alvokas ĉiujn fa­kulojn, sciencistojn kaj aliajn kon­gre­sanojn al partopreno en la Espe­ran­tologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Uni­ver­sala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Doku­men­tado pri Mondaj Lingvaj Prob­lemoj (CED). La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: "Dulingvismo, plurlingvismo kaj la so­ciaj bezonoj je efika komunikado".
Kanado estas oficiale dulingva, sed kiom multe en la realo? Usono ne estas oficiale unulingva, sed estis dum multa tempo kaj nun la situacio ŝan­ĝiĝas, ĉu jam la hispana estas dua ling­vo en Usono? En pluraj aziaj, afrikaj kaj eûropaj regionoj, homoj kutime posedas tri-kvar lingvojn je nivelo C-1, sed ĉu tio estas dezirinda kaj efika por la cetero de la homaro? Kiu estas la rolo de dulingva edukado? Ĉu ekzistas realaj limoj rilate la aĝon kiam homoj povas fariĝi du- aŭ multlingvaj? Ĉu finfine, la Esperanto-movado restu ĉam­pionoj de universala dulingvismo laŭ la devizo: "Ĉiu popolo kun sia ling­vo kaj Esperanto por ĉiuj". Jen kel­kaj el la demanoj pritraktotaj, ni es­pe­ras ankoraŭ trovi pliajn interesajn tiu­rila­tajn temojn.
Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn par­top­re­nan­tojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej bal­daŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30-a de aprilo 2020.