La riverego


Jen la vica numero de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia, kun ĉiuj informoj pri la preparata UK kaj ankaŭ kun la UEA-komuniko pri koronviruso (pro la situacio, UEA longigis la duan aliĝperiodon ĝis la fino de aprilo). Notu ke ni kreis la paĝon kun ligiloj al gravaj informoj kaj UEA-komunikoj. El inter la ne-UK-rilataj artikoloj, aparte notu la artikolojn pri Zamenhof kaj ankaŭ ampleksan artikolon pri gigantoj de Esperanto-Movado en Kanado. En la tempo de malfacilo, inspiriĝu de tiuj bravaj individuoj, kiuj ankaŭ laboregis por Esperanto, kaj en eĉ pli malfacilaj tempoj ol ni travivas nun...