Elane al daŭripova evoluigo: Preparoj por la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo

• Orlando E. Raola,
Estrarano de UEA
En aŭgusto 2020, esperantistoj el ĉiuj anguloj de la terglobo kunfluos al Montrealo, en la provinco Kebekio, Kanado, por okazigi la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto. La Loka Kongresa Komitato profunde kaj sindediĉe laboras jam de antaŭ pli ol jaro por sukcesigi la eventon, neniam antaŭe okazintan en orienta Kanado kaj nur la duan fojon en orienta Norda Ameriko. Ĉiam indas rememori, ke lastafoje, kiam la kongreso venis al tiu mondoparto, L. L. Zamenhof mem partoprenis. Multe ŝanĝiĝis la mondo ekde la kongreso en Vaŝingtono, Usono, en 1910, sed ne tiom ŝanĝiĝis la emo de esperantistoj labori cele al pli bona vivo, al daŭra kaj signifoplena monda paco, bazita sur reciproka interkompreno internacilingva.
Enirante la trian jardekon de la dudekunua jarcento, la homaro alfrontas problemojn novajn kaj malnovajn, sed iom post iom, kunordigante strebojn pere de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj interregistaraj kaj internaciaj organizaĵoj, registaroj kaj popoloj, engaĝiĝas en la solvadon de tiuj problemoj. La sukceso en tia entrepreno certe decidos ĉu la estontaj generacioj povos loĝi kaj ĝui la planedon same kiel ni faras ĝis nun. La dokumento Celoj por Daŭripova Evoluigo, tradukita jam al Esperanto, estas bonega gvidilo, malgraŭ tio, ke la lingva problemo ne estas rekte menciita inter tiuj celoj. Nia movado, kiu deklaras sin neŭtrala rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, ankaŭ deklaras samartikole en sia Statuto, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Laŭ mia interpreto, oni ne bezonas ŝanĝi aŭ aldoni ion ajn al la Statuto por kompreni, ke la strebado al bonaj internaciaj rilatoj kaj al respektado al la homaj rajtoj pravigas sendube engaĝiĝon en la nuntempaj streboj malpliigi la elĵetadon de karbona dioksido al la atmosfero, apliki la principojn de malpliiĝo de uzo, de reuzado, de recikligado de materialoj kaj produktoj, ĉiuj el ili kondukantaj al malpliigoj de la homaj efikoj sur la klimaton de la planedo kaj konservado de nerenovigeblaj rimedoj al pli sana kaj pleniga vivo por la teranoj.
Kiel mi mem iam skribis sur la paĝoj de Usona Esperantisto: “… oni povas facile trovi rektan konekton inter la celoj de esperantistoj kaj la celoj de la movado por klimata justeco. Ni povas proponi alternativan vojon por komunikiĝo inter ĉiuj homoj, kiuj interesiĝas pri vivipova estonteco por la planedo Tero. Ĉu temas nur pri “faka agado”? Ne, tiu ĉi problemo tuŝas ĉiujn fakojn kaj tavolojn de la socio. Ĉu temas pri politika aŭ sociekonomia afero? Ne. Senrigarde de via politika vidpunkto kaj de via ekonomia aŭ socia pensmaniero, vi estos same tuŝita de la aliigo de la klimato sur la planedo. Temas pri vere “neŭtrala kaj internacia fenomeno”. Oni ankaŭ povus sin demandi, kial nun, kial ni ne engaĝiĝis antaŭe? Mi povus respondi, ĉar nur lastatempe akumuliĝis sufiĉe da scienca evidenteco pri la pritraktataj problemoj, ĝi estas vera problemo de la nuntempo, kiu tute ne ekzistis aŭ estis sufiĉe malgrava en pasintaj tempoj.”
Pro ĉio ĉi, ni povas nur admire festi la iniciaton de la Loka Kongresa Komitato en Montrealo okazigi kongreson konsciante la celojn de daŭripova evoluigo, kun la emo minimumigi la median detruon kaŭzatan de vojaĝado, paperkonsumado, nutrado ktp. Ne temis pri surprizo. La urbo Montrealo estas ja pioniro inter la grandaj urboj de la mondo en tiuj ĉi agadoj. Kiam okaze de la Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en 2008 mi vizitis Montrealon la unuan fojon, la emo al konservado kaj purigo estis impresa eĉ tiam. La kongresa programo inkludis ekskurson al la recikligejo de la rubaĵo produktata de la urbo, kaj por ĉiuj partoprenintoj tio estis atentoveka momento, kiu profundigis nian konscion pri la aferoj rilataj al media konservado kaj al kreiva solvo de vere premaj problemoj en la urbegoj de la mondo.
Por la LKK-anoj ne estis malfacile trovi apogon de la urbaj aŭtoritatoj kaj eĉ gvidadon por la sukcesa organizado de la evento laŭ la principoj de daŭripoveco. Unu el la grandaj universitatoj de la urbo disponigas al ĉiuj interesatoj ege detalan gvidilon pri la konkretaj paŝoj entreprenendaj por minimumigi la ekologian spuron de la aranĝo. Kunlabore kun Suzanne Roy, mi sukcesis esperantigi la ĉefajn gvidliniojn; ja la nivelo de detaloj en tiu dokumento estas rimarkinda, kaj ni emis krei propran esperantlingvan materialon, uzeblan ankaŭ por estontaj renkontiĝoj. Tiu ĉi kongreso estu la pioniro rilate al nova sinteno en nia asocio kaj movado, sinteno kiu espereble disvastiĝos al niaj multaj internaciaj, landaj kaj lokaj aranĝoj. En estonta artikolo sur tiuj ĉi paĝoj, ni detalos la diversajn novigojn enkondukotajn en la Montreala kongreso surbaze de la menciita dokumento.
Kiam vi plenigos vian aliĝilon por la kongreso, notu ke eblas ekpaŝi por mildigi la negativajn efikojn de longa aera transportado. La proponataj vojoj estos okazigi arboplantadon dum la kongresa semajno ne tro for de la kongresejo kaj ankaŭ transdoni la kolektitajn rimedojn al unu el la pluraj projektoj, kiuj tutmonde laboras por resanigo kaj malpliigo de la damaĝo al la planeda atmosfero kaj natura medio.
Fine, se vi pensas ke la problemoj de la mondo estas tro grandaj kaj ke la fortoj kaj efikoj de la esperantistoj, aŭ, eĉ malpli, de la kongresontaj esperantistoj estos tro malgrandaj, memoru la rimarkindajn agojn kaj vortojn de la sveda 16-jarulino Greta Thunberg, hodiaŭ konata tutmonde, ĉar ŝi diris: “Neniu estas tro malgranda por esti ŝanĝopova”. Ni ĝoje elanu al verda kongreso en Montrealo!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.