UEA
Merkredo, Junio 22, 2022 - 13:36
Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj |
Mardo, Junio 21, 2022 - 13:22
En 2021 jam ĉ. 700 arboj estis plantitaj de esperantistoj kaj amikoj kadre de TAP. Pri la kampanjo okazis interŝanĝoj kun aktivuloj de ILEI, AVE, la Esperanto-urbo Herzberg am Harz kaj esperantistoj tutmonde. En 2022 TAP havas la celon daŭre kunlabori kun individuoj, sed ankaŭ kun grupoj, kiuj potencialigas la atingojn de la kampanjo. Se vi mem plantis arbojn, sciigu la organizantojn de la kampanjo (detalojn ĉe la raporto). Se vi povas donaci por plantigi arbojn, viaj donacoj bonvenas al la Fondaĵo Klimato: http://uea.org/alighoj/donacoj/co2. |
Mardo, Junio 14, 2022 - 13:39
La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio. Kondiĉoj por ĝui la subvencion estas: 1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022; |
Lundo, Junio 6, 2022 - 20:43
Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno kaj Sirio, en Mianmaro, en Kolombio, en Ukrainio kaj en ties najbaraj landoj. Oni fuĝas pro persekutoj (raso, religio, nacieco, socia identeco), militoj kaj naturaj katastrofoj. Oni ofte fuĝas sen mono, sen nutraĵoj, kaj al lokoj sen sanaj servoj, sen edukado, sen konata lingvo. Tiuj elradikigoj ne nur kaŭzas nuntempajn personajn katastrofojn, sed montras al akumuliĝantaj estontaj problemoj. Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate. La Konvencio pri Rifuĝintoj, de 1951, konfirmas la bazajn rajtojn al laboro, loĝado, edukado, asistado, aliro al dokumentoj kaj al justeco. Sed eĉ en plej bonaj cirkonstancoj la nombro de rifuĝintoj tra la mondo superas la kapablon de la ŝtatoj (kiuj ofte mem kulpas pro la problemo) prizorgi ilin kaj garantii iliajn rajtojn. Inter la pluraj malfacilaĵoj por plene aliri tiujn rajtojn, estas lingvaj baroj. |
Dimanĉo, Junio 5, 2022 - 12:28
Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj landoj*. Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas ekzemplo de civitana ĵurnalismo, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion. La sugestitaj temoj por kontribuoj estas: • Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando. |
Sabato, Majo 21, 2022 - 21:00
Kulturo ĉirkaŭvolvas nin kaj estas parto de nia identeco. Ĝi influas kion ni pensas pri ni mem kaj pri aliaj. Kuturo helpas nin kompreni la mondon kaj decidi kiel agi. Verdire, lingvoj kaj kulturoj peras ĉiujn homajn spertojn. Tiel, interkultura dialogo nepre necesas, por konstrui pacon kaj signifoplenan evoluigon. Ni memoru la Universalan Deklaracion de Unesko pri Kultura Diverseco (disponebla ankaŭ en Esperanto): “En niaj ĉiam pli diversaj socioj, esencas garantii harmonian interagadon inter homoj kaj grupoj kun pluraj, variaj kaj dinamismaj kulturaj identecoj, kiel ankaŭ ilian pretecon kune vivi. Politikoj, kiuj celas la inkluzivon kaj partoprenon de ĉiuj civitanoj, estas garantiiloj de socia kohero, kaj de la vigleco de civila socio kaj de paco.” |
Mardo, Majo 17, 2022 - 21:44
Ĉi-monate ni festas la 250-jariĝon (la 2an de majo) de la naskiĝo de la germana aŭtoro kaj filozofo Georg Philipp Friedrich Freiherr von Hardenberg (m. 1801), pli konata sub la nomo Novalis. Tiuokaze ni ofertas lian Elektitaj poemoj kaj fragmentoj (https://katalogo.uea.org/?inf=7477) kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. |
Dimanĉo, Majo 15, 2022 - 17:48
La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas -- kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj la mondon. La vorto familio estas ofte uzata por paroli pri pli grandaj rondoj, niaj komunumoj kaj eĉ la mondo kiel tuto. Ĝi enhavas la sencon de inkluziveco, kie ĉiuj povas esti protektataj kaj komprenataj, kie ni trovas manierojn kunvivi. Por multaj esperantistoj, ĝuste tion signifas partopreni en la mondo kaj kulturo de Esperanto: do, esti parto de “granda rondo familia” (laŭ la vortoj de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof). |
Ĵaŭdo, Majo 12, 2022 - 13:34
Ana Manero prezentas la verkon "Lengua y utopía" de la hispana sociologo Roberto Garvía, en la 80-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Comillas, de la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo en 2022. |
Merkredo, Majo 11, 2022 - 23:11
|