UEA

Vendredo, Novembro 6, 2020 - 17:40

La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la movado.

En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado.

CED nun konsistas el Konsilantaro, kiun nomumas la Estraro de UEA. En ĉi tiu momento, tiu Konsilantaro konsistas el jenaj homoj: Xavi Alcalde, Irene Caligaris, Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar Rao, Orlando E. Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey Tonkin kaj Bernhard Tuider.

Lundo, Novembro 2, 2020 - 14:18


Por novembro sinjoro Novembro tradukis simplajn rakontojn el la historio de Portugalio.
Dum la tuta monato aĉetu lian Iam en Portugalio kun sesona rabato, sendepende de kvanto.

Vendredo, Oktobro 30, 2020 - 20:19

Stefan MacGill
Por 2020 ni kontraŭatende sendis preskaŭ rekordan nombron de komunikoj. Tion kaŭzis la pli granda bezono por novaĵoj kaj informoj pri landaj kaj fakaj agadoj, kiuj devas virtuale okazi. Okaze de la 50-a komuniko de 2020, ni post multa refosado, prezentas la imponan 7-jaran historion de la komunikilo:

2013: naskiĝo. Du komunikoj, ambaŭ pro la tiam lanĉita AMO-programo.
2014: 20 sendoj antaŭ la kongresoj, 15 dume (AR), 17 poste, sume 52.
2015: 25 antaŭ la kongresoj, 13 dume (Lillo, FR), 14 poste. Sume: 52
2016: 20 antaŭ la kongresoj, 3 dume (Nitra, SK), 17 poste. Sume: 40.
2017: 16 antaŭ la kongresoj, 5 dume (Seulo, Busan KR), 15 poste. Sume: 36.
2018: 20 antaŭ la kongresoj, 0 dume (Lisbono PT), 5 poste. Sume: 25.
2019: 10 antaŭ la kongresoj, 0 dume (Lahti, FI), 7 poste. Sume: 17.
2020: 39 antaŭ la kongresoj, 0 dume (virtuala UK), 11 poste. Sume ĝis nun: 50.

Sume 274 komunikoj depost julio 2013 tra 7 jaroj: averaĝe 39 komunikoj jare

.

Sabato, Oktobro 24, 2020 - 10:30

Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!
La 24-a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj, konservado de paco kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.

Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj; abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio kaj naciisma maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona.

Vendredo, Oktobro 23, 2020 - 19:10

Al la retpaĝo http://aktivulo.net estis aldonitaj informoj pri EKO, agadraportoj ĉi-jaraj.
Vi povas trovi ilin ĉi tie.

Agadraportoj EKO estas ilustritaj komunikoj de la estraro pri la agado, kiujn ĝi kaj partneroj prizorgas nome de la Asocio. Ili aperas laŭjare kun ebloj tuj rigardi ilin aŭ elŝuti ilin en formato PDF. Jen praktike ĉiusemajna raportado, kiu donas unikan historian superrigardon de la epoko. Aldone, en la sama rubriko troviĝas la Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj.

Ĵaŭdo, Oktobro 22, 2020 - 18:37


Kadre de la 106-a UK en Belfasto okazos la 74-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. La rektoro estos prof. Michele Gazzola kaj helpos al li prof. Reinhold Medina. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15-an de januaro 2021. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Belfastan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj estu kaj ĉeestaj kaj virtualaj.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizikaj partopreno en la kongreso kaj okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://uea.org/kongresoj/universitato.

El la Gazetaraj Komunikoj

Merkredo, Oktobro 14, 2020 - 21:39

La Redakcio

Aperis la dudeka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Sabato, Oktobro 10, 2020 - 21:02


Luis Obando - respondeculo de UEA pri la voĉlegado de la revuo Esperanto

Pretas la voĉlegita oktobra numero de la revuo Esperanto.
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ĝuu!
https://uea.org/revuoj/sono/2020/10

Sabato, Oktobro 3, 2020 - 15:30

En oktobro legu oktobran poemon! Dum la tuta monato aĉetu "Bone! Poemo de l' Oktobro 1917" de Vladimir Majakovskij kun sesona rabato, sendepende de kvanto.

Merkredo, Septembro 30, 2020 - 16:50


La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) estis sukcesa kreaĵo de la Esperanto-komunumo en 2020 fronte al la frapoj de la pandemio de la koronviruso. Ĝi oficiale komenciĝis per la Somera Inaŭguro en la 20-a de junio kaj fermiĝis per la Printempa Inaŭguro en la 20-a de septembro, entute daŭranta neforgeseblajn 93 tagojn, kun pli ol 500 horoj de aktiveco. Granda parto de tio, kio okazis dum MondaFest’ 2020, registriĝis interalie en la Festivala Kuriero, kiu kalkulis ĝis nun je 19 numeroj, sub redaktado de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La numeroj legeblas ĉe https://mondafest.net/kuriero.

Nun UEA alvokas la komunumon, tiel ke la 20-a kaj lasta numero estu verkita de ĉiuj ni. Vi tre bonvenas tion fari per mallonga mesaĝo de optimismo, kuraĝigo aŭ justa atentigo por aŭ pri la estonteco, kion vi volas diri al la mondo aŭ simple kion vi ŝatus esprimi pri tio, kion signifas por vi la Festivalo, UEA kaj Esperanto mem. Vi povas sendi vian mesaĝon al redakcio@revuoesperanto.org kun la titolo [por la 20-a Festivala Kuriero] ĝis la 5-a de oktobro. Koran dankon por esti parto de tio, kio estis MondaFest’!

Paĝoj