Gazetara Komuniko de UEA n-ro 912. UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto


Kadre de la 106-a UK en Belfasto okazos la 74-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. La rektoro estos prof. Michele Gazzola kaj helpos al li prof. Reinhold Medina. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15-an de januaro 2021. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Belfastan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj estu kaj ĉeestaj kaj virtualaj.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizikaj partopreno en la kongreso kaj okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://uea.org/kongresoj/universitato.

El la Gazetaraj Komunikoj