Festivala Kuriero: via mesaĝo por la estonteco


La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) estis sukcesa kreaĵo de la Esperanto-komunumo en 2020 fronte al la frapoj de la pandemio de la koronviruso. Ĝi oficiale komenciĝis per la Somera Inaŭguro en la 20-a de junio kaj fermiĝis per la Printempa Inaŭguro en la 20-a de septembro, entute daŭranta neforgeseblajn 93 tagojn, kun pli ol 500 horoj de aktiveco. Granda parto de tio, kio okazis dum MondaFest’ 2020, registriĝis interalie en la Festivala Kuriero, kiu kalkulis ĝis nun je 19 numeroj, sub redaktado de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La numeroj legeblas ĉe https://mondafest.net/kuriero.

Nun UEA alvokas la komunumon, tiel ke la 20-a kaj lasta numero estu verkita de ĉiuj ni. Vi tre bonvenas tion fari per mallonga mesaĝo de optimismo, kuraĝigo aŭ justa atentigo por aŭ pri la estonteco, kion vi volas diri al la mondo aŭ simple kion vi ŝatus esprimi pri tio, kion signifas por vi la Festivalo, UEA kaj Esperanto mem. Vi povas sendi vian mesaĝon al redakcio@revuoesperanto.org kun la titolo [por la 20-a Festivala Kuriero] ĝis la 5-a de oktobro. Koran dankon por esti parto de tio, kio estis MondaFest’!