Gazetara Komuniko de UEA n-ro 914. CED reorganiziĝas sub nova estraro

La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la movado.

En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado.

CED nun konsistas el Konsilantaro, kiun nomumas la Estraro de UEA. En ĉi tiu momento, tiu Konsilantaro konsistas el jenaj homoj: Xavi Alcalde, Irene Caligaris, Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar Rao, Orlando E. Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey Tonkin kaj Bernhard Tuider.

El inter la anoj de la Konsilantaro, Fettes kunmetis malgrandan estraron kun respondeco pri kvin ĉefaj agadkampoj, jene:

1. Esperantologio kaj interlingvistiko - Guilherme Moreira Fians (Esperantologiaj Konferencoj, revuo “Esperantologio”)
2. Lingvopolitiko, precipe en internacia/interŝtata kadro - Michele Gazzola (LPLP, Nitobe-simpozioj)
3. Universitataj studprogramoj (pri Eo kaj rilataj temoj) - Angela Tellier (precipe kunordigo de projektoj por subteni/disvastigi tiajn programojn)
4. Bibliotekoj - Orlando Raola (unuavice Biblioteko Hodler; krome kunlaboro inter E-bibliotekoj ĝenerale)
5. Terminologio - ankoraŭ vaka (rilatoj de UEA kun TermNet, Infoterm; terminologia trejnado)

La bulteno "Informilo por Interlingvistoj” estas komuna informilo pri ĉiuj tiuj kampoj. Nuntempe ĝin redaktas Angela Tellier kun subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation). La t.n. CED-Fonduso, same subtenata de ESF, donas modestajn subvenciojn por projektoj sur tiuj kampoj (unuavice Kampo 1). Pri la rilatoj inter ESF kaj CED Fettes mem zorgos, estante samtempe estrarano de ESF; Raola, kiel ano de la Estraro de UEA, zorgos pri ĝiaj rilatoj kun CED.

Demandoj kaj esprimoj de interesiĝo pri la laboro de CED estas bonvenaj ĉe la Direktoro, Mark Fettes .

El la Gazetaraj Komunikoj