UEA

Dimanĉo, Augusto 9, 2020 - 19:35


En la unua kunsido de la Ĝenerala Kunveno 2020 de la Komitato de UEA, kiu unuafoje en la historio okazis rete kiel parto de la Virtuala Kongreso de Esperanto, la Komitato elektis Humphrey Tonkin kiel Honoran Prezidanton de UEA.

Humphrey Tonkin (n. 1939.12.02, Truro, Kornvalo, Britio) estas sendube la plej influa kaj multflanka vivanta gvidanto de UEA en la lastaj kvindek jaroj. Prezidanto de la Asocio dum tri mandatoj (1974-77, 1977-80 kaj 1986-89), kaj Estrarano dum tri pliaj, la du lastaj kiel Vicprezidanto (1980-83, 1983-86 kaj 2001-04), li ankaŭ ekster la Estraro faris gravajn kontribuojn sur la kampoj de beletro, esploro kaj dokumentado kaj eksteraj rilatoj. Pli ol iu ajn alia, li estas ligita al la kreskanta tutmondiĝo de UEA en tiu periodo kaj al la plialtigo de la prestiĝo de Esperanto en la rondoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko kaj sur la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado. Rekone al la unika valoro, vasteco kaj daŭremo de lia agado kadre de UEA, la Estraro proponis elekti lin Honora Prezidanto – posteno, kiun li verdire jam okupas en la koroj de la membraro.

Sabato, Augusto 8, 2020 - 15:53

La Redakcio

Aperis la deka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Vendredo, Augusto 7, 2020 - 13:14

La Redakcio

Aperis la naŭa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Elŝutu senpage

Ĵaŭdo, Augusto 6, 2020 - 13:29

La Redakcio

Aperis la oka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Merkredo, Augusto 5, 2020 - 12:08

La Redakcio

Aperis la sepa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Mardo, Augusto 4, 2020 - 19:29

Mark Fettes.
Ne estas fido nur.
Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019

Provlegis José Antonio Vergara
Respondecaj redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova

PDF-versio de la libro "Ne estas fido nur" estas tute libere kaj senpage elŝutebla jam nun. Ankaŭ aperis ĝia papera versio. Post iom da tempo vi povos trovi ĝin en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, i.a. en la Libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Lundo, Augusto 3, 2020 - 21:59

La Redakcio

Aperis la sesa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Elŝutu senpage

Lundo, Augusto 3, 2020 - 15:54

Internacia Kongresa Universitato. Tutmonde. 73-a sesio. 01 — 08 de aŭgusto 2020.

Ĉi-jare la unuan fojon IKU-libro estas elŝutebla senpage jam dum la Virtuala Kongreso de Esperanto. La kunredaktoroj kaj eldonejo rifuzis de ajna rekompenco de ilia laboro pri la IKUlibro.
Vi povas donaci, omaĝe al tiu ĉi eldono, al la Ĝenerala Kaso de Universala Esperanto-Asocio.

Dimanĉo, Augusto 2, 2020 - 15:21


La 1-an de aŭgusto 2020 sukcese okazis la “Solena”, kiel oni kutime nomas tiun tradician pro­grameron dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto, sed ne malpli bo­na kaj historia Malfermo de la Virtuala Kongreso de Es­peranto. Pri ĝi vi ankoraŭ multe legos en la Re­ta Revuo, la revuo Esperanto kaj en la aliaj movadaj kaj ekstermova­daj amaskomunikiloj. Vi povas trovi kel­kajn ekranfotojn en la kvara paĝo de tiu ĉi numero.
Eĉ se vi maltrafis tiun ĉi grandiozan programeron, vi povas trovi ĝian registraĵon ĉe https://vk.retevent.com.
La Esperanto-himnon La Espero plenumis la Vir­tuala Internacia Koruso.

Mardo, Julio 28, 2020 - 15:26

La Redakcio

Aperis la kvara numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!
https://mondafest.net/kuriero/

Paĝoj