Jubilea EKO-komunikaro

Stefan MacGill
Por 2020 ni kontraŭatende sendis preskaŭ rekordan nombron de komunikoj. Tion kaŭzis la pli granda bezono por novaĵoj kaj informoj pri landaj kaj fakaj agadoj, kiuj devas virtuale okazi. Okaze de la 50-a komuniko de 2020, ni post multa refosado, prezentas la imponan 7-jaran historion de la komunikilo:

2013: naskiĝo. Du komunikoj, ambaŭ pro la tiam lanĉita AMO-programo.
2014: 20 sendoj antaŭ la kongresoj, 15 dume (AR), 17 poste, sume 52.
2015: 25 antaŭ la kongresoj, 13 dume (Lillo, FR), 14 poste. Sume: 52
2016: 20 antaŭ la kongresoj, 3 dume (Nitra, SK), 17 poste. Sume: 40.
2017: 16 antaŭ la kongresoj, 5 dume (Seulo, Busan KR), 15 poste. Sume: 36.
2018: 20 antaŭ la kongresoj, 0 dume (Lisbono PT), 5 poste. Sume: 25.
2019: 10 antaŭ la kongresoj, 0 dume (Lahti, FI), 7 poste. Sume: 17.
2020: 39 antaŭ la kongresoj, 0 dume (virtuala UK), 11 poste. Sume ĝis nun: 50.

Sume 274 komunikoj depost julio 2013 tra 7 jaroj: averaĝe 39 komunikoj jare

.

Klare, la skalo de la komunikoj faladis tra la lastaj jaroj, kaj la intenco de la laciĝinta pretiginto estis, ke tiu moderigo pluiru. Sed alvenis la pandemio kun aliaj planoj. Sekve la komunikoj en 2020 sendube atingos rekordan intensecon; la izoloĝo kreis unikan soron de la nombro da agadaj projektoj kaj alvokoj. Tipe (kiel nun), alvenis sufiĉaj kandidataj tekstoj por plenigi la tri sekvajn komunikojn.

La subkaŝanta filozofio de la komunikoj estas la bezono kaj graveco de loka, landa kaj regiona agado, kaj la eksterproporcia kontribuo de motivitaj unuopuloj.

La jara sumo de EKO-komunikoj 2013-2020. La ruĝa linio indikas la planitan sorton por la komunikoj. Tamen, sekvis virus-spronita kreskego, kiu dauros ĝis kredeble sepdeko da komunikoj.