EKO 2021-01

• Ĉiuj EKO troveblas ĉe http://aktivulo.net

La Virtuala Kongreso – tra la mondo iras forta VK

La plimulto de la VK-spektaĵoj jam aperas en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva. Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton, UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva (youtube.com/user/UEAviva). Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori pri tiu kongreso. Jam du monatojn, iom post iom oni enretigas la programerojn de la kerna VK, tio estas, la spektaĵojn okazintajn dum VK-semajno (1-8 de aŭgusto).

Por konservi la kongresan strukturon kaj por faciligi trovi ĉiun programeron estis kunmetitaj tabelo () kaj listo () de programeroj, similaj al tiuj de UK. La listo kaj la tabelo estas alireblaj ankaŭ en mondafest.net/programo. La programeroj estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple Kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), distraj (koncertoj, kantaj aŭ muzikaj eroj), kulturaj (literaturo, aŭtoraj momentoj), ekskursoj, prelegoj ktp.

Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj spektaĵoj de la kerna VK-programo. Entute estas 99 programeroj, el kiuj pli ol 70 jam estas alŝutitaj al la kanalo de UEA en JuTubo; ĉiutage aldoniĝas unu programero.

Universitata distanca kursaro en Rusio

Pasintsemajne sukcese finiĝis la unua ondo de la distancaj Esperanto-kursoj en Rusia universitato de amikeco inter popoloj (RUDN-universitato). Sume estis 15 lernantoj en tri grupoj. Du grupoj sukcese plenumis la komencantan programon, unu grupo la tiun por progresantoj. Gvidis la kursojn Anna Striganova. Fine de la kurso okazis ekzamenoj, kiujn sukcese trapasis ĉiuj kursanoj. Ili ricevos diplomojn (atestilojn pri plialtigo de kvalifiko) de la prestiĝa ŝtata universitato.

Kursoj ne limiĝis nur al lecionoj. Eksterkurse Valentin Melnikov kaj Mikaelo Bronŝtejn prelegis pri la kulturo kaj historio de Esperanto. En la Rusia universitato RUDN jam en 2014 estis akceptintaj du studprogramoj por instruado de Esperanto.

Ĉar RUDN estas ŝtata universitato de federala nivelo kun rajto dememdifino de la studprogramoj, tiuj ĉi programoj iĝis aŭtomate tutrusiaj kaj atestiloj de la sukcesintoj estas agnoskataj tra tuta Rusio kaj en dekoj da landoj, kiuj havas specialajn edukadajn kontraktojn kaj interkonstentojn kun Rusio. Dum ses jaroj diversnivelajndiplomojn de RUDN pri kono de Esperanto ricevis 70 personoj.

TEJO invitas komentojn por la nova Strategia Plano

TEJO pretigas sian strategian planon por la venontaj 5 jaroj, kaj ni ŝatus scii la opinion de la komitatanoj kaj aktivuloj de UEA pri ĝi. Ni kreis formularon en kiu vi povas diri al ni viajn opiniojn kaj ideojn pri la temoj. Jen la ligilo:

https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScf9dPNnFYsx8_rRqFioCdi19vvOm1j...
Karina Oliveira, estrarano de TEJO

TEJO elstaras pri scienco

TEJO komencas aktivigi sian grupon pri Scienco, kaj estis alvoko por video (kiu enhavas ne nur gejunulojn, sed plejparte). Jen la rezulto: https://www.youtube.com/watch?v=PlbMPEvaUFQ
En EKO 2020-60 ni raportis pri la nova retejo ‘Scivolemo’. Jen dua, inter la membroj de TEJO amasoj sekvas sciencajn karierojn. Esperantistoj nur atentu ilian kontribuon al la tuta komunumo!
ISAE luktas trovi siajn vojon, sed abundas scienca materialo: Scivolemo, TEJO scienco, la biblioteko STEB (Scienc-teknika biblioteko) kaj aliaj.

De sciencoj al artoj – kontribuo el Ĉinio

Jam de 1990 aperas la beletra revuo Penseo. Ĝia retejo prezentas indekson al la PDF-versioj de ĉiuj numeroj depost 1990 ĝis nun. Vizitu ĝin ĉe: http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm
La revuo estis honorita per Premio Grabowski en 1994, kaj transiris de papera al eletronika aperigado en 1997.

Peza legaĵo? Ne nepre

La novjara sumoo (la 67a Sumoo) komenciĝos la 10an de januaro kaj daŭros dum du semajnoj). Dezirantoj bv. Sendi la jenajn datumojn: Viaj sumoo-nomo kaj vera nomo, la libro, kiun vi legos: titolo, aŭtoro, eldonejo kaj kiom da paĝoj vi legos por unu tago. Detalojn vi vidu en:
http://www.esperanto-sumoo.pl/
HORI Jasuo, JP-371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3.
Retadreso: hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp

Aperis la 35-a numero de la ‘Irana Esperantisto’ revuo

La revuo ‘Irana Esperantisto" decidis aperigi artikolojn en minoritataj lingvoj de Irano. En la aŭtuna numero aperis artikoloj en la araba kaj kurda lingvoj. Ambaŭ lingvoj estas vaste parolataj ekster Irano kaj antaŭe ne havis tiun ŝancon.
Artikoloj por venontaj numeroj estas ege bonvenaj. Oni povas havi la 35-an numeron de "Irana Esperantisto" revuo el la jena ligilo: https://dl.espero.ir/revuo/IE-35.pdf