ILEI alvokas

Mireille Grosjean prezidanto de ILEI

2021 estas ĉe ILEI elektojaro. La nuna Estraro nombras sep membrojn. Ĝis nun almenaŭ tri estraranoj retiriĝas, ne kandidatiĝas por plua trijara mandato. Do la Elekta Komisiono devas trovi novajn membrojn por la gvida instanco de la Ligo.

La elektoj okazos rete kadre de la 54-a ILEI-Kongreso, kiu havos eble renkontiĝon en Kotonuo, Benino, sed havos tutcerte virtualan parton kun komitatkunsidoj. Tiu kongresa semajno komenciĝos la 7-an de aŭgusto 2021.

Se vi pripensas pri kontribuo al tiu valora laboro, nepre partoprenu la Duan Forumon de ILEI-gvidantoj, kiu okazos rete sabate la 6-an de marto. La evento aperas en www.eventaservo.org. Okaze de tiu Forumo vi povos ekscii pri la preciza laboro de prezidanto kaj vicprezidanto, du postenoj, kiuj bezonas novan respondeculon. Dua Forumo por ILEI-gvidantoj | Eventa Servo

Por demandoj aŭ sinproponoj bonvolu turni vin al la prezidanto de la Elekta Komisiono Aurora Bute Rumanio aura.bute@gmail.com.