UEA
Mardo, Septembro 8, 2020 - 19:32
Per sciigo de la samideano Josip Pleadin, UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko Tišljar (1945-2020), inter esperantistoj konata kiel Pajo. Li estis unu el la multjaraj gvidantoj de la kroatia Esperanto-movado, aktiva esperantisto ekde 1962 kaj laste proklamita Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio, en aŭgusto 2020. Pri lia impona biografio bonvolu legi la artikolon en Vikipedio: eo.m.wikipedia.org/wiki/Zlatko_Tišljar. Li forpasis pasintan nokton en Zagrebo. Ni perdis grandan aktivulon. Ni strebu inspiriĝi de lia agado por nia estonteco kaj honorigi la ekzemplon, kiun li lasas al ni. UEA, nome de la tutmonda komunumo prezentas sian kondolencon al familianoj kaj multaj geamikoj de Pajo. |
Mardo, Septembro 8, 2020 - 14:04
|
Sabato, Septembro 5, 2020 - 11:51
Aperis la deksesa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Vendredo, Septembro 4, 2020 - 15:00
Aperis la dekkvina numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Merkredo, Augusto 26, 2020 - 13:24
Aperis la dekkvara numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Sabato, Augusto 22, 2020 - 04:24
Aperis la dektria numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Vendredo, Augusto 14, 2020 - 18:23
Aperis la dekdua numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Lundo, Augusto 10, 2020 - 02:45
Aperis la dekunua numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Dimanĉo, Augusto 9, 2020 - 19:35
Humphrey Tonkin (n. 1939.12.02, Truro, Kornvalo, Britio) estas sendube la plej influa kaj multflanka vivanta gvidanto de UEA en la lastaj kvindek jaroj. Prezidanto de la Asocio dum tri mandatoj (1974-77, 1977-80 kaj 1986-89), kaj Estrarano dum tri pliaj, la du lastaj kiel Vicprezidanto (1980-83, 1983-86 kaj 2001-04), li ankaŭ ekster la Estraro faris gravajn kontribuojn sur la kampoj de beletro, esploro kaj dokumentado kaj eksteraj rilatoj. Pli ol iu ajn alia, li estas ligita al la kreskanta tutmondiĝo de UEA en tiu periodo kaj al la plialtigo de la prestiĝo de Esperanto en la rondoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko kaj sur la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado. Rekone al la unika valoro, vasteco kaj daŭremo de lia agado kadre de UEA, la Estraro proponis elekti lin Honora Prezidanto – posteno, kiun li verdire jam okupas en la koroj de la membraro. |
Sabato, Augusto 8, 2020 - 15:53
Aperis la deka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |