Kurso pri la pandemio de la Monda Organizaĵo pri Sano en Esperanto

Amri Wandel

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS; angle WHO) lanĉis Interretan kurson pri KOVIM-19 en 50 lingvoj, inter ili Esperanto. La Esperanto-tradukon iniciatis Adam Eng el Malajzio. Herman Deceunink iom reviziis ĝin kaj verkis ‘klarigan vortliston’ de Esperanto-tradukoj por la diversaj terminoj, pri kiu iom helpis A. Wandel k.a. MOS akceptis la Esperanto-vortliston kiel aldonan kursmaterialon, ĉar ĝi faciligas kompreni la kurson. La kurso estas senpaga, alirebla por ĉiuj kaj riĉigas la medicinan terminaron en Esperanto.
Kvankam temas pri profesinivela kurso pri la malsano KOVIM-19 kiu unuavice celas sanprofesiulojn, ĝi povas interesi ĉiun pro la gravaj vivsavaj konsiloj rilate al la kontaĝa koronviruso. Tiurilate menciindas ankaŭ scienca prelego de Ite Tytgat “Kiel detekti la viruson?”, filmeto en YouTube kaj la literatura konkurso INK (limdato la 20-a de junio 2021) pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin?” (diskutpanelo en YouTube, vidu apartan artikolon ĉi-numere).
Por tiuj, kiuj aprezas aŭ bezonas oficialan agnoskon, eblas akiri oficialan atestilon de MOS post sukcesa finstudo de la kurso. Aliru la kurson per jena adreso: https://openwho.org/courses/enkonduko-al-KOVIM-19 kaj tie sekvu la instrukciojn. Post registriĝo oni ricevas mesaĝon en la angla, kiu en Esperanto-traduko diras: “OpenWHO estas la unua MOS-platformo, kiu povas gastigi senliman kvanton da uzantoj dum sankrizoj. Ĝi provizas per rapida kaj senpaga maniero akiri la plej no­vajn sciencajn kaj praktikajn sciojn. Kun dinamika interfaco, alirebla per via komputilo kaj poŝtelefono”.
La angla versio de tiu kurso havis meze de marto 2021 ĉ. 460 000 aliĝintojn. Subtenu per aliĝo la kurson en Esperanto!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2021. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.