Sukcesa reta kongreso de Irano kaj AMO en virtualaj tempoj


Mapo de AMO 2014-2020
De 16 ĝis 18 de aprilo okazis pere de la komunikilo Zomo (Zoom) la irana kongreso, kun multaj dekoj da partoprenintoj, ne nur el Irano sed el multaj anguloj de la mondo. Certe partoprenis pli da homoj ol pli frue povis fizike partopreni. Legu la programon kaj pliajn informojn ĉe: www.espero.ir/eo

AMO en virtualaj tempoj

La 18-an de aprilo pasis la 63-a seminario pri Aktivula Maturigo (AMO), la unua kiu okazas virtuale, pere de la reto. En programo de la seminario estis:

• Malfermo kaj enkonduko (SMG) nur voĉe kaj ekrane.
• Ahmad Reza Mamduhi: ‘Kiel instrui Esperanton dum pandemio?’
• Hamzeh Shafiee: ‘La aplikaĵoj por virtuala babilado’.
• Hamid Babadi Akasheh, prezidanto de IREJO, TEJO en Irano, ‘Kiel maturigi aktivajn junulojn por la pandemio’
• Humphrey Tonkin, dufoja prezidinto de UEA: ‘La esprimkapablo de Esperanto’