Afiŝo por Zamenhof-tago elŝutebla

Baldaŭ venos la Zamenhofa Tago. Jen grava momento por prezenti nian lingvon al pli vasta popolo. UEA proponas tion pere de sia memstare aganta teamo ZPI. Rigardu la afiŝojn kaj elŝutu ilin por viaj bezonoj. Dezajnisto kaj realigo: Peter Oliver el Britio, koncepto Renato Corsetti.

Elŝutu kaj agu! Starigu manierojn por kapti la varbitojn, por helpi al la rejunigo de la komunumo! Iom post iom la tuta listo de afiŝoj videblos en nubo ĉe:
https://i.getspace.eu/cloud/index.php/s/w57kAqi9BDJN8SS.

Rapida aliro: EspeReto.com. La konstanta adreso de tiu ĉi publikaĵo estas: https://espereto.com/zt-2020-afish/ - ĝi estos aktualigata, kiam aldoniĝos novaj afiŝoj. La listo de afiŝoj aperos tie en pli klara maniero, kun bildoj kaj priskriboj.