Eli Urbanová: 100 jaroj da ĉeesto, 10 jaroj da sopiro. Gazetara Komuniko 1009


En 2022 UEA memoras 100 jarojn da ĉeesto kaj sopiras pro 10 jaroj de la forpaso de Eli Urbanová. Ĉeĥa poetino, kiu per multo kontribuis al la Esperanta literaturo, Eli Urbanová naskiĝis la 8-an de februaro 1922, antaŭ 100 jaroj, kaj forpasis la 20-an de januaro 2012, antaŭ 10 jaroj. Ŝi tamen estis tia verkistino, kiu per sia talento poreterne ĉeestos inter ni.

Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022. Gazetara Komuniko 1008

“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Neforgeseblaj kamaradoj en la 100-jariĝo de SAT


Spektu ekde la 16-a de januaro je 12h00 UTC: Neforgeseblaj kamaradoj en la 100-jariĝo de SAT. La verkisto Miguel Fernández, i.a. prezidanto de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA, prelegis pri pioniroj de la laborista Esperanto-movado en Hispanio, okaze de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en julio 2021. La prelego omaĝas la centjaran jubileon de la fondiĝo de SAT kaj re-spekteblas ĉe UEAviva:
https://youtu.be/oF2pbC7ZWHo

Paĝoj