Invitu la Universalan Kongreson en 2024 aŭ en 2025. Gazetara Komuniko 1006

Post Montrealo (2022) kaj Torino (2023) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (6h00 UTC) kaj la anonco de la elektit! oj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Paĝoj