Eli Urbanová: 100 jaroj da ĉeesto, 10 jaroj da sopiro. Gazetara Komuniko 1009


En 2022 UEA memoras 100 jarojn da ĉeesto kaj sopiras pro 10 jaroj de la forpaso de Eli Urbanová. Ĉeĥa poetino, kiu per multo kontribuis al la Esperanta literaturo, Eli Urbanová naskiĝis la 8-an de februaro 1922, antaŭ 100 jaroj, kaj forpasis la 20-an de januaro 2012, antaŭ 10 jaroj. Ŝi tamen estis tia verkistino, kiu per sia talento poreterne ĉeestos inter ni.

Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kun Štefo Urban, ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto.

Jam en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino, viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa traduko de J. Rumler), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (2007). Ŝiaj poemoj! aperis a nkaŭ en la kolektoj Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová: nuntempa Esperanta poetino (2005), krom en Esperanta antologio (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas Hetajro dancas (1995), ampleksa aŭtobiografia romano, kiu ricevis la OSIEK-premion en 2001. Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon.

En 1957 ŝi kunfondis Internacian Verkistan Asocion, kiu funkciis dekon da jaroj. Ĝin sekvis en 1983 Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membris. De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro. Ĝia prelegaro, Intimaj temoj en Esperanto-beletro, aperis en 2005. Urbanová estis membro de la Akademio de Esperanto (1986-1995). En 1996 ŝi fariĝis Honora Membro de UEA. Saman distingon ŝi ricevis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1982.

Preskaŭ ĉiuj el ŝiaj verkoj disponeblas en la Libroservo de UEA kontraŭ specialaj prezoj: https://katalogo.uea.org. Eli Urbanová estas unu el la Esperanto-verkistoj omaĝataj de UEA en la 135 jaroj de Esperanto #NiaLingvo. La Asocio forte kuraĝigas al ĉiuj akiri la librojn kaj konatiĝi kun tiu, kiu estis giganta virino, pensinta multe pli antaŭen ol ŝia tempo. La teksto de tiu ĉi Gazetara Komuniko baziĝas sur enhavo de la marta numero de 2012 de la revuo Esperanto.

El la Gazetaraj Komunikoj