Lastaj tagoj por plej favorpreze aliĝi al la 107-a UK (ĝis la 31-a de decembro): la LKK speciale invitas. Gazetara Komuniko 1005

La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj" (http://uea.org/gk/966). La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo ĉe http://uea.org/kongresoj/alighilo.

Koncerto Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo. Gazetara Komuniko 1004

Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton “Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo”, spektebla ekskluzive en UEAviva: http://youtu.be/0wHNoXG7_Ug. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022.

Revuo "Juna Amiko"


Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kore dankas ĉiujn pro la atento al nia revuo Juna Amiko!

Oni meritite nomas ĝin “juvelo” de ILEI! Ja la ĉefa celo de la revuo estas disvastigi Esperanton pere de ĉia helpo en ĝia studado. Per facila lingvo, interesaj tekstoj, amuzaj desegnaĵoj Juna amiko celas allogi novajn lernantojn kaj ekzercigi komencintojn.

Fina elano: la dua fazo de la kampanjo de UEA por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio. Gazetara Komuniko 1003

La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por nia lingvo en Eŭropa Unio. Kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" (ĝis marto-aprilo 2022) multaj esperantistoj eu EU-landoj jam apogas civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU. La plej sukcesa el tiuj proponoj eĉ atingis la pozicion de la plej multnombre apogita propono en la tuta EU-konsulto, konkurade kun ĉiuj aliaj temoj.

Paĝoj