Kongresa rezolucio de la 7-a AKE

De la 21-a ĝis la 27-a de decembro 2019 okazis en Bujumbura, Burundo, la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el 9 landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: VERDIGO DE LA KONTINENTO AFRIKO. Post diskutoj, ni alvenas al la jena rezolucio:

1. La Afrika komisiono verku kaj disponigu al la afrikaj esperantistoj modelon de efika varbmetodo. Tiun efikan varbmetodon landaj asocioj kaj kluboj traduku al respektivaj lokaj lingvoj por informado.

2. Afrikaj esperantistoj dediĉu sian tempon kaj energion por plifortigi la varbadon kaj la instruadon de la internacia lingvo.

3. La Afrika Komisiono helpu al lokaj, landaj kaj regionaj organizoj okazigi Esperanto-eventojn.

4. Afrikaj esperantistoj uzu Esperantajn vortojn por nomi siajn projektojn.

5. Afrikaj esperantistoj organizu/partoprenu lokajn lingvafestivalojn/konkursojn.

6. Afrikaj esperantistoj strebu starigi movadon en landoj sen la Esperanto-movado.

7. Afrikaj esperantistoj varbu simpatiantojn de Esperanto tiel ke ili fariĝu amikoj de Esperanto.

8. Rilate al la UK en Afriko, la kongresanoj aprezis la ideon okazigi la UK-on en Afriko por la unua fojo en la horizonto de 2023. Por sukcesi, la kongresanoj petas al la Afrika Komisiono de UEA helpi du landojn, respektive en orienta Afriko kaj okcidenta Afriko, pretigi klarajn invitproponojn al UEA.

9. La kongresanoj kuraĝigas afrikajn esperantistojn inviti aliajn internaciajn Esperanto-eventojn en la horizonto de 2023, por plifaciligi al afrikanoj partopreni plurajn Esperanto-eventojn.

10. La AMO-seminario estas grava kaj necesa programo por plifortigi la movadon en Afriko. La AMO-seminario okazu almenaŭ unu fojon jare en Afriko kaj estu pritraktitaj (aldone al la programo) kiel subtemoj: lertigado pri verkado de gazetaraj komunikoj, libroverkado, filmfarado, fotado, muziko, ktp.

11. La Afrika Komisiono kaj la estrarano de UEA en Afriko partoprenu en lokaj, landaj, regionaj kaj kontinentaj lingvaj renkontiĝoj.

12. Diverseco de opinioj kaj kulturoj estas bona atuto por la movado. Afrikanoj harmonie kunlaboru por progresigi la movadon sen konsideri niajn personajn konvinkojn.

13. La Afrika Komisiono instigu afrikajn esperantistojn aliĝi al UEA, regule legi la revuon Esperanto kaj la Gazetarajn Komunikojn kaj partopreni en konkursoj.

Farita en Buĵumburo, la 26-an de decembro 2019
La 7-a Afrika Kongreso de Esperanto